Ĉefepiskopa ĉaskastelo (Hajós)

La Ĉefepiskopa Ĉaskastelo estas baroka historia monumento en Hajós, en la ĉefplaco.

Bildoj pri la Ĉefepiskopa Ĉaskastelo
Ĉefepiskopa ĉaskastelo en Hajós
Aerfoto pri la ĉaskastelo
Ĝardeno de la ĉaskastelo
Ĝardeno de la ĉaskastelo
La ornama enirejo
Ornamaĵoj ĉe la enirejo


Historio redakti

Grafo Gábor Patachich konstruigis la kastelon en 1740, tial ĝi estas la plej malnova kastelo en la departemento. Origine ĉasparko aliĝis al la kastelo. Inter 1765 kaj 1767 la ĉaskastelo estis trakonstruita, inter 1907-1998 orfejo funkciis en la konstruaĵo. Plena rekonstruo okazis en la jaroj 2009 kaj 2010. La nuna posedanto estas la municipo, kiu uzas la konstruaĵon kiel muzeon pri ĉasado, vinberkultivo, mebloj de magnatoj kaj kermesoj.

Konstruaĵo redakti

La ĉefkonstruaĵo de la ĉaskastelo estas brikoforma kaj unuetaĝa, ĉe la anguloj po unu duetaĝaj bastionoj estas videblaj. La fasado rigardas al la belega ĝardeno. La ĉefkonstruaĵo kune kun du aloj formas kvadraton, ene de la kvadrato situas la jam menciita ĝardeno. Interne ĉefe la stukoj gardis la iaman lukson.

Fontoj redakti