La Ĉilia kolombo (Patagioenas araucana) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Amerikaj kolomboj nome Patagioenas. La plej proksima parencoj estas la Strivosta kolombo kaj la Kariba kolombo, kiuj formas kladon ene de la genro Patagioenas por specioj kun fina vostostrio kaj brilega plumaro en siaj koloj.(Johnson et al., 2001)

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉilia kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Patagioenas Patagioenas
Specio: Ĉilia kolombo 'Patagioenas araucana'
René-Primevère Lesson 1827
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas iome en okcidenta Argentino, sed ĉefe en Ĉilio (tra la tuta lando ĉefe en sudo, escepte plej nordaj kaj plej sudaj regionoj) kaj iomete en insuloj FalklandojMalvinoj. La nomo devenas de la abundeco de la specio en Ĉilio, sed meze de la 20-a jarcento okazis terura malsano, kio preskaŭ ekstermigis ĝin.

Ties natura medio estas mezvarmaj arbaroj.

Aspekto redakti

Ĝi estas granda (ĉ. 38 cm longa) kaj malhela kolombo. La plumaro estas griza ĉefe ĉe flugiloj, sed grizruĝa en la resto de la korpo. En vosto estas nigra antaŭfina strio disde la griza komenca duono. La beko estas malhelgriza kaj la kruroj estas ruĝaj. Plenkreskuloj havas verdan brilkolorojn dorse de la kolo sub rimarkinda blanka mallarĝa strio nuka. La okulringo estas ruĝa.

Kutimoj redakti

Ĝi kutime ripozas solece kaj silenteme en arbobranĉo. Sed temas pri gregema specio kiu ofte ariĝas en grupoj. La nesto estas el bastonetoj en arbo. La ino demetas ununuran blankan ovon.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti