Ĉinaj Ruĝaj Gardistoj

En Ĉinio, la ruĝaj gardistoj estis politika amas-movado de civitanoj, ĉefe junuloj kaj studentoj, promociita de la registaro de Mao Zedong, dum la kultura revolucio, inter 1966 kaj 1976.

La unuaj homoj kiuj uzis la nomon "Ruĝaj Gardistoj" estis grupo da studentoj de supera lernejo en Beijing, gvidataj de Zhang Chengzhi, kiuj nomis sin tiel en du afiŝoj, kiujn ili produktis en 1966, en kiuj ili akuzis la dirigentoj de la lernejo esti "intelekte elitismaj", kaj havi "burĝaj tendecoj". Post nelonge, grupoj da studentoj trans la tuta ĉefurbo, kaj poste trans la tuta lando, nomis isn mem la "Ruĝaj Garditoj". Tamen, la kreado de ĉi tiuj grupoj estis sufiĉe spontanea. Mao Zedong malferme aprobis, kaj instigis ĉi tiujn grupojn batali kontraŭ la "burĝaj tendencoj" ene de la komunisma partio, kaj kontraŭ la "malamikoj de la revolucio". Ŝajnas verŝajne, ke li volis uzi ilin por batali kontraŭ apartaj faksioj ene de la registaro. La politika movado komencata de Mao Zedong en ĉi tiu periodo estis nomata la "kultura revolucio".

La Ruĝaj Gardistoj vidis sin mem kiel puraj sekvantoj de Mao Zedong, kaj ĉiam kunportis la "Ruĝa Libreto" de citaĵoj de Mao, de kiu ili konstante citis kiel se temus pri religia teksto. Ili afirmis ke ili volis forigi la "Kvar malnovaj aferoj" de Ĉinio: malnovaj ideoj, kulturo, kutimoj kaj pens-manieroj, kiuj estis laŭ ili kunligitaj kun la feudala pasinteco. Ili organizis paroladoj kaj publikaj renkontiĝoj por disvastigi la ideoj de Mao Zedong, sed ili havis terura reputacio, pro ilia perforto kaj fanatismo. Ili maltraktis kaj publike humiliigis milojn da homojn, kiujn ili konsideris "klasaj malamikoj", ofte simple pro ilia riĉeco aŭ pro ilia familia historio. Intelektuloj kaj profesoroj estis aparte oftaj bersailoj de ilia persekuto. Oni kredas nuntempe, ke almenaŭ duona miliono da homoj estis rekte aŭ nerekte mortigitaj de la agado de la Ruĝaj Gardistoj, kaj la "Kultura Revolucio" kiun ili kreis estas memorata kiel epoko da kxaoso kaj manko de progreso. La Ruĝaj Gardistoj ankaŭ detruis amason da antikvaj konstruaĵoj kaj artaĵoj, inkluzive de budhismaj temploj, ĉar ili konsideris ilin simboloj de la feudalisma pasinteco. La ĉef-ministo Zhou Enlai devis ordoni ke la armeo protektu la Malpermesita Urbo, por ke la fanatikaj junuloj ne detruu ĝin.

La Ruĝaj Gardistoj vojaĝis tra la tuta Ĉinio por disvastigi iliajn ideojn, helpataj de la registaro kiu permesis al ili vojaĝi sen page per trainoj. Multaj el ili konsideris la aferon speco de eksitan ferion pagitan de la ŝtato, ĉar la plej multo el ili neniam estis havinta la eblecon vojaĝi antaue.

Je la fino de la sesdekaj jaroj, la registaro finfine decidis reporti iu specon de ordo al la lando, kaj provis disigi la Ruĝaj Gardistoj, kun multaj malfacilaĵoj. Multaj ol ili estis sendataj al la kamparo, por "lerni de la kamparanoj". En tiu maniero, ili ne povis krei problemoj.

Kiel rezulto de ĉi tiu movado, milionoj da junuloj kiuj venis de la plej bone edukita socia klaso perdis la ebleco fari seriozajn universitatajn studojn.