Ĉitradurga, laŭ kanare ಚಿತ್ರದುರ್ಗ estas urbego en la samnoma distrikto Ĉitradurga en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La urbego estas distrikta ĉefurbo. La loknomo signifas: pitoreska kastelo, tio estas ombrelforma alta monto ĉi tie.

Ĉitradurga
City in India
Administrado
Poŝtkodo 577 50x
Demografio
Geografio
Geografia situo 14° 14′ N, 76° 24′ O (mapo)14.23333333333376.4Koordinatoj: 14° 14′ N, 76° 24′ O (mapo) [+]
Alto 732 m [+]
Areo 21,57 km² (2 157 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĉitradurga (Karnatako)
Ĉitradurga (Karnatako)
DEC
Ĉitradurga
Ĉitradurga
Situo de Ĉitradurga
Ĉitradurga (Barato)
Ĉitradurga (Barato)
DEC
Ĉitradurga
Ĉitradurga
Situo de Ĉitradurga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chitradurga [+]
vdr
Vido al la urbo el la fortikaĵo

Geografio redakti

Ĉitradurga situas en centra parto en montaro en valo en alteco 732 metrojn super la marnivelo. Davangere troviĝas 57, Bhadravati (Karnatako) 86, Ŝivamogga 94, Ballari 117, Tumakuru 124, Anantapur 139, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 188, Mumbajo 651, Kolkato 1566, tutlanda ĉefurbo Delhio 1604 kilometrojn (aere) [1].

 
La fortikaĵo

Demografio redakti

En 2011 populacio de Ĉitradurga estis 145 853. La legpovo estas 76%.

Historio redakti

Ĉitradurga estas loko kun historia signifo. Ĝia nomo estis Farkhabad dum la sultana erao, poste dum brita rego Chitradurg, Chitrakaladurga, Chittaldurg, Chittaldrug, Chitaldrug, Chittledroog. Fortikaĵo certigis signifon de la urbo kaj longe apartenis al Majsura reĝlando.

Ekonomio redakti

Ĉitradurga estas grava turista centro en Karnatako, la ĉefa allogaĵo estas la fortikaĵo.

Lingvoj redakti

La ĉefa lingvo estas la kanara lingvo kiel oficiala lingvo, parolata kiel gepatra lingvo 62%. La urdua lingvo (26%) estas ofta inter la islama malplimulto. Pli malgrandaj malplimultoj estas la telugua (7%), hindia kaj marata lingvoj (2%).

 
Templo en Ĉitradurga

Religioj redakti

La ĉefreligio estas hinduismo (69%), poste sekvas islamismo (29%), iomete ekzistas kristanismo kaj ĝajnismo.

Klimato redakti

En Ĉitradurga jare pluvas averaĝe po 661 mm. Inter majo-oktobro pli ofte pluvas, inter januaro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-31 °C.

Trafiko redakti

Al Ĉitradurga kuras 6 vojoj el ĉiuj direktoj. Ekzistas traira fervoja linio. La plej proksimaj flughavenoj funkcias fore en Bengaluro kaj Hubli.

 
Templo en la fortikaĵo

Vidindaĵoj redakti

  • pluraj preĝejoj
  • fortikaĵo, kiu estis konstruita inter la 10-a kaj 18-a jarcentoj, ene palacon, dek ok templojn, moskeon kaj aliajn konstruaĵojn
  • komence geologiaĵo estas deklarita protektata nacia geologia monumento
  • proksime kavernoj

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Statuo