Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Roudnice. Pri parto de municipo Libějovice temas artikolo Černěves (Libějovice).

Černěves (Ĉernjeves) estas municipo en Ĉeĥio, en regiono Ústí nad Labem, en distrikto Litoměřice. La vilaĝo troviĝas ĉe dekstra bordo de rivero Elbo, proksimume 4 km norde de Roudnice nad Labem. En la vilaĝo troviĝas 126 domoj kaj loĝas 242 loĝantoj (2024).

Černěves
municipo
Preĝejo de sankta Prokopio
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Černěves
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Roudnice nad Labem
Historia regiono Bohemio
Rivero Elbo
Situo Černěves
 - alteco 153 m s. m.
 - koordinatoj 50° 27′ 16″ N 14° 14′ 36″ O / 50.45444 °N, 14.24333 °O / 50.45444; 14.24333 (mapo)
Katastro 4,54 km² (454 ha) Černěves
Loĝantaro 242 (2024)
Denseco 53,3 loĝ./km²
Tabulo Malsupraohara tabulo
Unua skribmencio 1233
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 17
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 546852
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Černěves (Litoměřice District)
Retpaĝo: www.cerneves.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Origina nomo de la vilaĝo estis Čermněves (ruĝa vilaĝo) rilate al koloro de ĉirkaŭaj pinaj ŝeloj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vědomice, Kyškovice, Židovice, Roudnice nad Labem, Hrobce kaj Chodouny.

Historio redakti

La loko estis loĝigita jam en ŝtonepoko. Tio estis pruvita en la jaro 1945, kiam oni trovis tombon el tiu epoko. Ĉirkaŭ la jaro 500 venis slavoj - gento Ljutoměřica.

Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1233, kiam ĉeĥa reĝo Venceslao la 1-a konfirmas kontrakton pri aĉeto de domaro Černěves por mono akirita per vendo de komunumo Tisá profite al monaĥoj (kanonikoj) de preĝejo en Mělník. De la jaro 1617 parto de la vilaĝo apartenas al klostro en Doksany.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869267
1880259
1890307
1900347
1910361
1921359
JaroLoĝantoj
1930361
1950244
1961255
1970232
1980234
1991212
JaroLoĝantoj
2001212
2014210
2016217
2017219
2018221
2019220
JaroLoĝantoj
2020219
2021223
2022228
2023231
2024242

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Sankta Prokop, origine romanika.

Pluaj fotoj redakti