Ĥaldo (Ĥaldi) estis unu el la tri ĉefaj dioj de la ferepoka ŝtato Urarto. Ĝia plej grava sanktejo troviĝis en Ardini, Musasir. La aliaj dioj estis Tejŝebo de Kumenu, kaj Ŝivino de Tuŝpo. Ĝi estas la diaĵo kun pli da surskriboj dediĉitaj. Lia edzino estis la diino Arubani. Li estas bildigita kiel viro kun aŭ sen barbo, sur leono.

Ĥaldo
virdio
Informoj
Sekso vira
vdr

Li estis militdio al kiu la reĝoj de Urarto preĝis por la venko. Liaj temploj estis ornamitaj kun militaĵoj kaj estis nomataj "domo de la armiloj".