Ĥazara lingvo estas formortinta lingvo de Ĥazaroj. Oni ne multon scias pri ĝi, ĉar neniuj tekstoj en la ĥazara estis trovitaj. Ĉiuj konataj tekstoj de ĥazaroj estis verkitaj en la hebrea, kiu estis lingvo de elito en Ĥazario. La simpla ĥazara popolo skribis per orĥona runoskribo aŭ io simila, sed tiuj skribaĵoj ĝis nun ne estas deĉifritaj. En arabaj kaj bizancaj verkoj oni scias ĉirkaŭ 60 ĥazarajn proprajn nomojn kaj toponimojn. Ĉiuj el ili, kiuj ne devenas de la hebrea, estas tjurkaj, plej verŝajne de Ogura branĉo. La eksciitaj tiamaniere ĥazaraj vortoj inkluzivas: bulan — alko, čiček — floro, alp — brava, sār — blanka, sārïg — flava ktp.