Ŝervin HajipurShervin Hajipur (perse شروین حاجی‌پور ; naskiĝis la 3-an de marto 1997 en Babolsar[1]) estas irana komponisto, muzikredaktisto kaj kantaŭtoro . En 2023, li gajnis la premion Grammy pro la kanto Baraje ( perse: برای, angle: Baraye), kiu akiris grandegan popularecon kaj iĝis unu el la simboloj de protestoj en Irano en la unuaj tagoj post ĝia premiero; la kanto estis nomumita en la kategorio "plej bona kanto por socia ŝanĝo"[2].

Ŝervin Hajipur
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1997 (1997-03-30) (27-jaraĝa)
en Babol
Lingvoj persa
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo kantistokomponistokantoverkisto
Verkoj Baraye...
vdr

Protestkanto Baraje (شروین - برای) redakti

Hajipur estis arestite fare de iranaj sekurecaj taĉmentoj la 1-an de septembro 2022 post kiam li kantis la protestkanton Baraye (perse برای‎) esprimante subtenon por la ondo de protestoj post la morto de Jina Mahsa Amini .

"Baraye" estis registrita fare de iranaj kaj ne-iranaj artistoj, kantistoj kaj dancistoj ekster Irano kaj prezentita en la persa same kiel tradukitaj versioj en ekzemple la franca, germana, hispana, itala, nederlanda kaj sveda.

Referencoj redakti

  1. (fa) "Biografio de Sharvin Hajipour kaj liaj plej bonaj kantoj", iranenfejar.info, la 13-an de julio 2022
  2. (en) Shervin Hajipour Wins Best Song For Social Change For "Baraye | 2023 GRAMMYs, alirite la 6-an de februaro 2023.

Eksteraj ligiloj redakti