Șoimeni (Păuleni-Ciuc)

komunumo en Rumanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Șoimeni

Șoimeni [ŝojmenj] (hungare: Csíkcsomortán [ĉikĉomorTAN]) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Miercurea Ciuc. Administre ĝi apartenas al la komunumo Păuleni-Ciuc.

Șoimeni
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Harghita
Alinome Csíkcsomortán (hungare)
Komunumo Păuleni-Ciuc
Iama hungara departemento Csík
Situo 46° 24′ N, 25° 51′ O (mapo)46.39416666666725.856111111111Koordinatoj: 46° 24′ N, 25° 51′ O (mapo)
Șoimeni (Păuleni-Ciuc) (Rumanio)
Șoimeni (Păuleni-Ciuc) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 761 m
Poŝtkodo 537232
Loĝantaro 530 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 83400
vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 706 kaj en 1992 514 loĝantojn (97 % da hungaroj).

Historio redakti

Ĝia unua skriba mencio estas el 1506. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík). En 1661 ĝi estis atakita de turkoj-tataroj kaj en 1694 de tataroj. En 1764 tie kunvenis la sikuloj kontraŭstarantaj al organizado de landlimgardistaro kaj de tie ekiris al Siculeni.

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Csomortáni Gál László (hungare). Alirita 2013-08-31.