(145480) 2005 TB190

transneptuna objekto

(145480) 2005 TB190 estas tre granda, meze hela transneptuna objekto, ano de la disa disko, malkovrita la 11-an de oktobro 2005 de la usonaj astronomoj Andrew C. Becker, Andrew W. Puckett kaj Jeremy Martin Kubica elde la Observatorio de Apache Point en Sunspot (Nov-Meksiko, Usono).

(145480) 2005 TB190
transneptuna objekto
Bildo de (145480) 2005 RN43 elde la Kosmoteleskopo Hubble en 2011
Bildo de (145480) 2005 RN43 elde
la Kosmoteleskopo Hubble en 2011
Bildo de (145480) 2005 RN43 elde
la Kosmoteleskopo Hubble en 2011
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto
Oficiala nomo (145480) 2005 TB190
Aliaj nomoj 2005 TB190
Malkovro
Malkovrintoj A. C. Becker, A. W. Puckett
kaj J. Kubica
Dato de malkovro 11-a de oktobro 2005
Loko de malkovro Sunspot (Usono).
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
11,498 Tm (76,860 AU)
6,912 Tm (46,206 AU)
16,084 Tm (107,514 AU)
Discentreco 0,3988
Meza anomaliangulo 2,766°
Epoko : 21-a de januaro 2022}
Klinangulo 26,410°
Periodo 246120,257 tagoj (673,841 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
180,451°
Argum. de periapsido 171,401°
Terdistanco
- Minimuma

6,762 Tm (45,204 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 372 — 469 km
Rotacia periodo 0,5283 tago (12,68 horoj)
Geometria albedo 0,195
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 4,53
vdr

Laŭ Wm. Robert Johnston, ĝi havas diametron de ĉirkaŭ 372 km ; por Michael E. Brown, ĝi havas diametron de 469 km (taksita per radiometria mezuro) kaj eble estas nanplanedo.[1]

Orbito redakti

Ĝi estas en orbita resonanco 1:8 kun Urano, do ne malproksima de resonanco 1:4 kun Neptuno. Tamen, simuladoj de orbitoj far'de Emel’janenko kaj Kiseleva en 2007 montris, ke ĝi ŝajnas havi malpli ol 1 % de ebleco esti en orbita resonanco 1:4 kun Neptuno.[2] Ĝi estas tro malproksima de Neptuno por havi gravita interago kun ĉi tiu planeto (ĝia neptuna MOID estas 16,4463 astronomiaj unuoj, aŭ 2,460 miliardoj da km), tamen, se Neptuno estis migrinta eksteren, povus esti periodo, kie ĝi havis pli grandan discentrecon.

(145480) 2005 TB190 pasis ĉe sia perihelio la 16-an de novembro 2016.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (145001–146000)Poste:
(145479) 2005 TE124(145480) 2005 TB190(145481) 2005 UA72