10140 Villon

asteroido

10140 Villon estas tre malgranda, hela duopa asteroido de la asteroida zono, en orbita resonanco 1:2 kun Marso.

10140 Villon
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 10140 Villon
Aliaj nomoj 1993 SX4 ; 1973 GZ ;
1977 KH ; 1984 CJ ;
1990 WQ15
Nomita laŭ François Villon vd
Malkovro
Malkovrinto Eric Walter Elst
Dato de malkovro 19-a de septembro 1993
Loko de malkovro Caussols (Alpes-Maritimes, Francio).
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
362,077 Gm (2,420 AU)
314,379 Gm (2,101 AU)
409,775 Gm (2,739 AU)
Discentreco 0,1317
Meza anomaliangulo 39,954°
Epoko : 9-a de aŭgusto 2022
Klinangulo 2,621°
Periodo 1375,344 tagoj (3,765 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,15 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
165,440°
Argum. de periapsido 20,913°
Terdistanco
- Minimuma

165,207 Gm (1,104 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 4,78 ± 0,13 km
Ĉefa korpo : 4,57 ± 0,19 km
Rotacia periodo 0,1045 tago (2,50861 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,280 ± 0,078
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,87
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 19-an de septembro 1993 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio de Calern en Caussols (Alpes-Maritimes, Francio).

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de Francois Villon (1431 – post 1463), unu plej granda franca lirika poeto, konata pro siaj baladoj, kanzonoj kaj rondeloj. Le grand Testament estas lia ĉefa verko, en kiu li recenzas sian vivon, esprimante sian abomenon kontraŭ la malsano, la maljuneco, la morto, kaj kortuŝan bedaŭron pri sia malŝparita juneco. Kulpa de pluraj krimoj, li pasis multan tempon en malliberejo, kaj fine estis kondamnita al la pendumo (Ballade des pendus). Tamen, en 1463 lia kondamno estis ŝanĝita al ekzilo el Parizo. De tiam oni perdis lian spuron...

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 9-an de marto 2022 de V. Benishek, P. Pravec kaj R. Durkee, uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 8-an de junio 2022

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,42 km, orbitan duonan grandakson taksita al 11 km kaj orbitan periodon de 1,1862 ± 0,0004 tago (28,47 ± 0,01 horoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (10001 - 11000)Poste:
10139 Ronsard10140 Villon10141 Gotenba