15745 Yuliya

amora asteroido

15745 Yuliya estas tre malgranda, hela duopa marsrenkonta kaj terrenkonta amora asteroido malkovrita la 3-an de aŭgusto 1991 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla en Ĉilio.

15745 Yuliya
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 15745 Yuliya
Aliaj nomoj 1991 PM5; 1982 OP
Malkovro
Malkovrinto Eric Walter Elst
Dato de malkovro 3-a de aŭgusto 1991
Loko de malkovro La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
257,272 Gm (1,720 AU)
191,657 Gm (1,281 AU)
322,887 Gm (2,158 AU)
Discentreco 0,2550
Meza anomaliangulo 207,370°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 14,428°
Periodo 823,757 tagoj (2,255 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
132,616°
Argum. de periapsido 140,601°
Terdistanco
- Minimuma

44,517 Gm (0,2976 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 0,67 ± 0,23 km
Ĉefa korpo : 0,61 km
Rotacia periodo 0,1354 tago (3,2486 horoj)
Geometria albedo 0,24 ± 0,145
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 17,32
vdr

Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de Julija Germanova, kiu studis la anglan kaj la ĉinan lingvojn ĉe la Ŝtata Universitato de Suda Uralo en Ĉeljabinsk. Dum la "Unua Internacia Konferenco pri la Meteoro/Meteorŝtono de Ĉeljabinsk/Ĉebarkul" de 2013, ŝi faris rusan vivan tradukon de la parolado de la malkovrito kaj vivan anglan tradukon de la rusaj paroladoj.

Orbito redakti

Ĝi estas en orbita resonanco 5:6 kun Marso.

Kvankam rigardita kiel apud-tera objekto, ĝi ne tre proksimiĝas de la Tero:

Ĝi pasas multe pli proksime de Marso:

  • Ĝia marsa MOID estas 0,01376 astronomia unuo (2,0584667 milionoj da km)
  • La 25-an de aŭgusto 2097 ĝi pasos je 0,05878862 astronomia unuo (8,795 milionoj da km) de tiu planedo.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 2018 de A. Aznar, O. Vaduvescu, T. Wilson, T. Zegmott kaj P. Pravec, uzinte observojn de lumaj kurboj elde la Observatorio de Roque de los Muchachos, (La Palma, Hispanio), anoncita la 9-an de junio 2018

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 0,28 km, orbitan duonan grandakson taksita al 0,86 km kaj orbitan periodon de 0,48896 ± 0,00012 tago (11,735 ± 0,003 horoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (15001 - 16000)Poste:
(15744) 1991 PU15745 Yuliya(15746) 1991 PN8