21663 Banato
asteroido de la asteroida zono
(Alidirektita el 21663 Banat)
21663 Banato estas asteroido de la asteroida zono malkovrita la 3-an de septembro 1999 de la germanaj astronomoj Reiner Stoss kaj Matthias Busch[1] elde la Observatorio Starkenburg, proksime de Heppenheim (Germanio).
21663 Banato | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 21663 Banat |
Aliaj nomoj | 1999 RM ; 1998 KQ61 |
Nomita laŭ | Banato vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Observatorio Starkenburg |
Dato de malkovro | 3-a de septembro 1999 |
Loko de malkovro | Heppenheim (Germanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
456,864 Gm (3,054 AU) 394,054 Gm (2,634 AU) 519,674 Gm (3,474 AU) |
Discentreco | 0,1375 |
Meza anomaliangulo | 58,989° |
Klinangulo | 9,292° |
Periodo | 1949,352 tagoj (5,337 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,042 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
170,866° |
Argum. de periapsido | 146,456° |
Terdistanco - Minimuma |
243,149 Gm (1,625 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 11,187 km vd |
Rotacia periodo | ~0,4 tago (~9,6 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,043 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,0 |
Nomo redakti
Ĝi ŝuldas sian nomon al la historia regiono Banato, hejmo de la banataj ŝvaboj, inter la rivero Mureș en la nordo, la sudaj Karpatoj en la oriento, Danubo en la sudo kaj la rivero Tiso en la okcidento. Depost la Trianona traktato en 1920, Banato estis dividita inter okcidenta Rumanio, norda Jugoslavio kaj orienta Hungario.
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (21001 - 22000) | Poste: |
---|---|---|
21662 Benigni | 21663 Banato | 21664 Konradzuse |