24829 Berounurbi

asteroido de la ĉefa asteroida

24829 Berounurbi estas asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 22-an de septembro 1995 de la ĉeĥa astronomino Lenka Kotková elde la Observatorio de Ondřejov (distrikto Prago-oriento, ĉ. 35 km sud-oriente de Prago).

24829 Berounurbi
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 24829 Berounurbi
Aliaj nomoj 1995 SH1 ; 1997 EZ8
Malkovro
Malkovrinto Lenka Kotková
Dato de malkovro 22-a de septembro 1995
Loko de malkovro Ondřejov (Ĉeĥio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
342,701 Gm (2,291 AU)
295,399 Gm (1,975 AU)
390,003 Gm (2,607 AU)
Discentreco 0,1380
Meza anomaliangulo 14,105°
Epoko : 31-a de julio 2016
Klinangulo 5,772°
Periodo 1266,435 tagoj (3,468 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
302,949°
Argum. de periapsido 34,409°
Terdistanco
- Minimuma

144,675 Gm (0,9671 AU)
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 16,0
vdr

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de la reĝa ĉeĥa urbo Beroun, fondita en 1265 ĉe strategia loko sud-okcidente de Prago proksime de la rivero Berounka. Nun grava industria, transporta kaj turisma centro, la urbo havas riĉan historion, kiel pruvas bone konservita urbocentro.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (24001 – 25000)Poste:
(24828) 1995 SE124829 Berounurbi24830 Kawanotomoyoshi