39877 Deverchère
asteroido
39877 Deverchère estas tre malgranda sed neordinare hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, proksima de la orbita resonanco 1:2 kun Marso.
39877 Deverchère | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 39877 Deverchère |
Aliaj nomoj | 1998 EQ6 ; 1999 TN28 |
Malkovro | |
Malkovrinto | ODAS |
Dato de malkovro | 1-a de marto 1998 |
Loko de malkovro | Caussols (Francio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
355,858 Gm (2,379 AU) 282,936 Gm (1,891 AU) 428,779 Gm (2,866 AU) |
Discentreco | 0,2049 |
Meza anomaliangulo | 80,299° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 1,821° |
Periodo | 1340,061 tagoj (3,669 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
319,734° |
Argum. de periapsido | 331,498° |
Terdistanco - Minimuma |
131,109 Gm (0,8764 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,663 ± 0,047 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,484 ± 0,154 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 15,71 |
Malkovro redakti
Ĝi estis malkovrita la 1-an de marto 1998 en la kadro de la astronomia kampanjo OCA-DLR Asteroid Survey (ODAS) elde la Observatorio de la altebenaĵo de Calern, en Caussols (Alpes-Maritimes, Francio).
Nomo redakti
Ĝi estis nomita en honoro de la franca inĝeniero kaj amatora astronomo Philippe Deverchère.[1] Li disvolvis senpagajn programarojn por astronomoj (kiel C2A), de 1990 kaj pli ĵuse programaron kaj instrumentaron por analizo de la luma poluo. Li ludis grandan rolon en la kompreno, la modeligo kaj la mezuro de la luma poluo.
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (39001 – 40000) | Poste: |
---|---|---|
(39876) 1998 DB38 | 39877 Deverchère | (39878) 1998 EH8 |