3D Monster Maze
3D Monster Maze (3D monstra labirinto) estas komputilludo kreita de Malcolm EVANS en 1981 por Sinclair ZX81 kun 16KB-a memorekspansio. La ludo komence malteniĝis per J.K. Greye Software en frue-1982, kaj plurfoje malteniĝis pli malfrue samjare per propra firmo de Evans, New Generation Software. Pentranta per malalt-distingkapablaj pseŭdo-grafikaj signoj, la ludo estis la plu unua hejmkomputilludo kun 3D-grafiko.
3D Monster Maze | |
---|---|
Disvolvo | Malcolm Evans |
Eldoninto | J. K. Greye Software |
Platformo | Sinclair ZX81 |
Ĝenro | labirinta videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | komputila klavaro |
Poste, New Generation Software fariĝis konata programara firmo por la komputiloj de Sinclair Research, kaj daŭris vojmontri la teknologion de 3D-komputilludado por la ZX81 kaj la sekvan modelon de Sinclair, ZX Spectrum. La gazetaro tuj nomigis la ludon "la favorito firma" de la ZX81-uzantoj. Post jardekoj, la ludo populariĝis meze de retro-ludistoj, inspirante refariĝojn kaj projektojn de imitado de ZX81.
Ludmaniero redakti
Oni ludas de la unua-persona vidperspektivo, per persono kiu devas eliri labirinton. La kvadrata labirinto havas 16*16 ĉelojn, unu elirejon, kaj unu malamikegan monstron, la Tyrannosaurus rex. La celo de la ludo estas eliri de la labirinto tra la elirejo, malmanĝite. Komence, la monstro kuŝas atendante. Kiam la ludisto komencas la movadon, la monstro komencas lian ĉason. Poste, la T. rex povas trankviliĝi (se la ludisto iras al parton de la labirinto kio estas sufiĉe distanta), aŭ aktiviĝi plue dum la proksimiĝado de la ludisto. Se la monstro okazas vidi la ludiston direkte, li tuj kuras por kapti kaj manĝi lin.
La skalo de la aktiveco de la monstro raportatas al la ludisto en la statuslinio, donante maldirektan informon al ilia relativa lokeco kaj distancio al la monstro. La tiaj mesaĵoj estas: REX LIES IN WAIT (la rekso kuŝas atendante), sekvata per HE IS HUNTING FOR YOU (li vin ĉasas), FOOTSTEPS APPROACHING (paŝoj de la piedoj proksimiĝas), REX HAS SEEN YOU (la rekso ĵus vin vidis), kaj RUN! HE IS BESIDE YOU (kuru! li estas apud de vi) aŭ RUN! HE IS BEHIND YOU (kuru! li estas malantaŭ de vi). La ludisto estas pli rapida ol la monstro, do oni povas eskapi de la monstro per kurado (krom se oni kaptiliĝas en sakvojo). Tamen dum malespera peno eskapi tiel, oni povas facile malorientiĝi. La ludisto povas karti la labirinton al paperpeco kun ĉio paŝo, sed ĉi-tio estas progrese malfacila kiam la tempo de la kurado pliiĝas. La rapida tempo povas igi tro fortajn presadojn, kio laŭvice povas skui la kunligon inter la komputilo kaj la memorekspansio, kaj kaŭzi tiel malatenditan rekomenciĝadon de la komputilo, kaj bezonigi de multe da tempo de reŝarĝado de la programo.
Oni prenas poentojn pro ĉion paŝon kiam la monstro estas dum aktiva ĉaso. Ĉar la ludisto kuras pli rapide ol la monstro, oni facilas perlabori poentojn per kurado en rondoj, dum la monstro kuras kelkaj paŝoj malantaŭe. [Oni povas fari ĉi-tiel plu facile en longa kvarortangula irejo, kun malkurbaj muroj kio markas ĉian turnon. Tiaokaze, la ludisto povas atendi en angulo, ĝis vidante la mesaĵojn ke la rekso lin ĵus vidis. Poste, oni devas testi de kio flanko la monstro alvenas, kaj forkuri kelkajn paŝojn laŭ la alian flankon. La rekso daŭros al la angulon (kie li pase vidis la ludiston), kaj vidos lin ree, tuj kiam li aliros al la angulon. Dume, la ludisto povas kuri laŭ la sekvan angulon, kaj refari la saman trukon.] Oni ankaŭ ricevas poentojn pro sukcesa eskapo tra la ellirejon kaj en la sekvan labirinton.
Kiam la ludo finas, la ludisto estas informata ke li estas "kondamnita vagi en la labirinto ĉiam". Sekve, oni povas aŭ "petegi", aŭ akcepti la kondamnon kaj reiri en la sama labirinto. En la okazo de la petego, ĝi malakceptatas kun la 50%-a verŝajneco, kaj la ludisto relokatas en la sama labirinto por ludi ree. La petego kio akceptatas rezultas per mem-rekomenciĝado de la komputilo, per la deklaro NEW
de BASIC.
Estigo redakti
3D Monster Maze estis la unua ludo desegnita kaj kreita de Malcolm Evans. Li laboris en aerospaca industrio, komence kiel flugmaŝina desegnisto, kaj poste tiel kiel procesora sciencisto en Sperry Gyroscope, en Bristol, U.R. Li ricevis ZX81-n kiel donacon pro lia 37-a naskotago, de lia edzino, en aprilo de 1981. Malcolm estigis la ludon por testi la eblecojn de la komputilo, kaj kompletigis ĝin ĝis la novembro. Amikoj konvinkis lin ke la ludo estas sufiĉe bona por ĝin vendi, kaj sekve de tio la ludo ekdisdonis de J.K. Greye Software en februaro de 1982.
Kiam proksimtempe sekve de tio la Bristola fako de Sperry Gyroscope fermiĝis, Malcolm decidis labori tute por krei komputilludojn. La firmo New Generation Software, kion li fondigis, produktis ludojn por la komputiloj de Sinclair Research, kaj estiĝis sinonima kun 3D-ludado per ĉi-tio platformo kelktempe.
Citaĵoj redakti
- [Cowley 2002]Chris Cowley <ccowley@grok.co.uk> (2002). vb81. Alirita la 16-an de decembro 2005. Imitilo de ZX81 enpakita kun 3D Monster Maze kaj aliaj konataj ludoj; koncesiita per GPL (sed estiĝita en Visual Basic). Uzebla per ludi kaj vidi la BASIC-a parto de la ludo en Microsoft Windows.
- [Garrett 1982]Phil Garrett (1982-08). “Greye Defender is another 3D winner”, Sinclair User (5). Ludoj per Malcolm Evans eldonitaj per J.K. Greye Software.
- [Gilbert 1983][Gilbert 1983]John Gilbert (1983-09). “3D Games”, Sinclair User (18). Diskuto pri la 3D-a luda sceno de la komputiloj de Sinclair, komencita per 3D Monster Maze.
- [Sinclair User 1984]Sinclair User staff (1984-04). “ZX81 Software Scene: Golden Oldies”, Sinclair User (25). Rakontas pri 3D Monster Maze kiel "la unua [hejmkomputila] 3D-a ludo".
- [Bourne 1984]Chris Bourne (1984-09). “Hit Squad — Not just a load of old rubbish”, Sinclair User (30). Esprimante Malcolm Evans sekve de la apero de la furorludo Trashman.
- [Macdonald 2000]Ewan "nach0king" Macdonald (2000-05-21). Neverwinter Nights. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita la 16-a de decembro 2005. Rakonto pri la ludo en la Eurogamer, agnoskante la 3D Monster Maze-n kiel la unuan ludon en la ĝenro de la unua-personaj pafadoj.
- [CRASH 1984][CRASH 1984]CRASH staff (1984-06). “New Generation Ingredients of a winning team”, CRASH (5). Artikolo pri la New Generation Software, la firmo kiu komenciĝis de la estigo de la 3D Monster Maze.
- [van der Heide 2005]Martijn van der Heide (2005). New Generation Software. Label name information on New Generation Software at the World of Spectrum. Alirita 2005-12-16.
- [Edge 2006]Edge staff (2006-04-18). “The Making of... 3D Monster Maze”, Edge (161).
Eksteraj ligiloj redakti
- NGS World Arkivigite je 2006-09-08 per la retarkivo Wayback Machine — nostalgia hejmpaĝo de la firmo New Generation Software, kreita kaj konservata per Rachel Evans, filino de Malcolm; hostas mempreneblajn dosierojn de la origina ludo kaj de Vindosa refaro aldonita per kibicisto; havas enlokantan bildon de la J.K. Greye Software-a kaseto de la ludo
- J.K. Greye Software kaseta enlokanta bildo[rompita ligilo] — plualta rezolucia ekkapto de la bildo en la World of Spectrum
- 3D Monster Maze Arkivigite je 2007-09-21 per la retarkivo Wayback Machine — paĝo de la ludo en reta situo de Sinclair-a kolektistoj, kun la bildo de la kaseta enlokantode la realdonado de New Generation Software
- ZX81 Download Page — larĝa aro pri ZX81, en ĝia imitiloj sekcio lokiĝas emulacejo de ZX81 kio funkcias en ZX Spectrum kun nur malgranda prokrasto (se la ZX Spectrum emulacatas kun 250% de la vulgara viteco, la imitado estas proksime real-tempa, kiel skribita en la kompreniloj de la ZX81 sur ZX Spectrum emulacejo). La disdonaro enhavas la 3D Monster Maze kiel la komenca stato de la imitilo (oni proponas elhaltostreki de la programo kaj rekomenci per
NEW
por akcesi la imitatan ZX81-n por aliaj celoj) - z81/xz81 Arkivigite je 2006-08-08 per la retarkivo Wayback Machine — Unixa imitilo de ZX81 kaj ZX80 (GPL); dekorita per ekrankaptbildo de proksimiĝa Rekso
- ZX81 Emulator for the Palm Pilot — hejmpaĝo de ZX81-a emulacejo per la Palm Pilot, pakita kun la 3D Monster Maze; vidigas bildon de proksimiĝida Rekso en la paĝa fono
- 3D Monster Maze — ero en la Home of the Underdogs
- Ekanksiecoj, ekmalvarmecoj & pantalonaj ekurinigoj Arkivigite je 2006-11-11 per la retarkivo Wayback Machine — 3D Monster Maze elektita kiel unu de la plu timigaj ludoj ĉiam per la Way of the Rodent ludeca ĵurnalo