4514 Vilen

asteroido

4514 Vilen estas malgranda duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 19-an de aprilo 1972 de la rusa astronomino Tamara Miĥajlovna Smirnova elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Ukrainio.

4514 Vilen
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 4514 Vilen
Aliaj nomoj 1972 HX; 1972 KA ;
1982 BR8; 1986 CE ;
1986 ER1
Nomita laŭ Vilen Nesterov vd
Malkovro
Malkovrinto Tamara Smirnova
Dato de malkovro 19-a de aprilo 1972
Loko de malkovro Nauĉno (Ukrainio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
350,781 Gm (2,345 AU)
297,129 Gm (1,986 AU)
404,434 Gm (2,703 AU)
Discentreco 0,1530
Meza anomaliangulo 326,160°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 7,962°
Periodo 1311,491 tagoj (3,591 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,45 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
110,363°
Argum. de periapsido 88,319°
Terdistanco
- Minimuma

150,184 Gm (1,0039 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 6,01 km
Ĉefa korpo : 5,82 km
Rotacia periodo 0,1205 tago (2,89224 horoj)
Geometria albedo 0,16 (supozita)
Observaj ecoj
Spektroklaso X
Absoluta magnitudo 13,81
vdr

Ĝi ricevis la viran antaŭnomon"Vilen" en memoro de la rusa astronomo Vilen Valentinoviĉ Nesterov (cirile : Вилен Валентинович Нестеров, 19352000), ankaŭ konata ludanto de briĝo[1].

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 16-an de aprilo 2015 de D. Pray, P. Pravec, K. Hornoch, P. Kušnirák, J. Vrastil, H. Kucakova, V. G. Chiorny, V. Ŝevĉenko, V. Reddy, , W. Cooney Jr., J. Gross kaj D. Terrell per observoj de lumaj kurboj faritaj elde diversaj observatorioj, anoncita la 22-an de majo 2015

Tiu satelito havas estimatan diametron de almenaŭ 1,51 km, orbitan periodon de 0,7021 ± 0,0004 tago (16,8504 ± 0,001 horoj) kaj orbitan duonan grandakson taksita je 10 km. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Вилен Валентинович Нестеров, 1935 - 2000
    Nekrologo, parto 1a
    Nekrologo, parto 2-a (ruse)

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4513 Luvro4514 Vilen4515 Khrennikov