5772 Johnlambert

asteroido

5772 Johnlambert estas malgranda duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 15-an de junio 1988 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).

5772 Johnlambert
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5772 Johnlambert
Aliaj nomoj 1988 LB; 1984 MA
Nomita laŭ John V. Lambert vd
Malkovro
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro 15-a de junio 1988
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
382,228 Gm (2,555 AU)
333,066 Gm (2,226 AU)
431,389 Gm (2,884 AU)
Discentreco 0,1286
Meza anomaliangulo 64,693°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 12,230°
Periodo 1491,742 tagoj (4,084 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,63 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
275,217°
Argum. de periapsido 8,008°
Terdistanco
- Minimuma

181,259 Gm (1,212 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : ~8 km
Ĉefa korpo : ~7,81 km
Rotacia periodo 0,1283 tago (3,0782 horoj)
Geometria albedo 0,16 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,09
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de John V. Lambert, kiu disvolvis teknikojn por determini la formon kaj grandon de la malgrandaj planedoj per observoj de kaŝado kaj luma kurbo.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 8-an de aŭgusto 2021 de V. Benishek kaj P. Pravec per observoj de lumaj kurboj elde la Observatorio de Sopot (Serbio), anoncita la 19-an de septembro 2021.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,72 km, ĝia duona grandakso estas taksita al 12 km kaj ĝia orbita periodo estas 0,7492 ± 0,0004 tago (17,98 ± 0,01 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5771 Somerville5772 Johnlambert5773 Hopper