704 Interamnia

asteroido

704 Interamnia estas tre granda malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono.

704 Interamnia
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 704 Interamnia
Aliaj nomoj 1910 KU; 1952 MW
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Teramo vd
Malkovro
Malkovrinto Vincenzo Cerulli
Dato de malkovro 16-a de julio 1910
Loko de malkovro Teramo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
458,068 Gm (3,062 AU)
389,104 Gm (2,601 AU)
526,884 Gm (3,522 AU)
Discentreco 0,1503
Meza anomaliangulo 119,95°
Klinangulo 20,612°
Periodo 1 957,49 tagoj
(5,36 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,92 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
280,38°
Argum. de periapsido 95,76°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
349 × 339 × 274 km[1]
306,313 km vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
3,70 × 1019 kg[1]
(2 220 ± 170) kg/m3[1]
0,186 m/s²
242,9 m/s
Rotacia periodo 0,3636 tago
(8,727 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 160 K
Geometria albedo 0,0742
Observaj ecoj
Spektroklaso F
Absoluta magnitudo 5,94
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

13,0
9,9
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 3-an de oktobro 1910 de la itala astronomo Vincenzo Cerulli elde sia Astronoma Observatorio de Collurania en Teramo.

Nomo redakti

Ĝia nomo venas de "Interamnia Praetutianorum", latina nomo de la urbo Teramo.

Grando kaj maso redakti

 
Komparaj grandoj de Cereso kaj 704 Interamnia.

Ĝi estas unu el plej grandaj korpoj de la ĉefa zono, post Cereso, 4 Vesta, 2 Pallas kaj 10 Hygiea, kaj proksimume samranga kun 52 Europa kaj 511 Davida. Oni taksas, ke ĝi entenus 1,2 % de la maso de la ĉefa zono. Ĝia granda denso pensigas, ke ĝi estas masiva kaj ne porhava; ĝi estus rezistinta je la kolizioj, kiuj okazis en la asteroida zono, de la kreiĝo de la sunsistemo.

La 23-an de marto 2003, observo de kaŝado de stelo de magnitudo 6,6 permesis taksi ĝian grandon je 350 × 304 km.[2] La 20-an de marto 2014, Interamnia kaŝis Reĝeton (α Leonis).[3]

En 2001, Michalak taksis ĝian mason je 6,9 × 1019 kg (per komparo kun la masoj de 19 Fortuno, 29 Amfitrito, kaj 16 Psiĥo.) En 2007, Baer and Chesley taksis ĝian mason je (7,12 ± 0,84) × 1019 kg. Pli freŝa taksado de Baer estas nur 3,70 × 1019 kg, 704 Interamnio estus tiam malpli peza ol 511 Davida.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
703 Noëmi704 Interamnia705 Erminia