7344 Summerfield

asteroido

7344 Summerfield estas malgranda, treege hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 4-an de junio 1992 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker kaj de la kanada astronomo David H. Levy, elde la Observatorio de la Monto Palomar, (kantono San Diego, Kalifornio, Usono).

7344 Summerfield
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7344 Summerfield
Aliaj nomoj 1992 LU; 1971 HN
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker
kaj David H. Levy
Dato de malkovro 4-a de junio 1992
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
386,985 Gm (2,587 AU)
343,489 Gm (2,296 AU)
430,481 Gm (2,878 AU)
Discentreco 0,1124
Meza anomaliangulo 83,136°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 14,319°
Periodo 1519,677 tagoj (4,161 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,51 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
175,011°
Argum. de periapsido 17,553°
Terdistanco
- Minimuma

194,690 Gm (1,301 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 6,25 ± 0,28 km
Ĉefa korpo : 6,15 ± 0,28 km
Rotacia periodo 0,1079 tago (2,58975 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,343 ± 0,068
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,11
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de Robert kaj Lisa Summerfield, kiuj klopodas disvastigi la astronomion al la publiko. La geedzoj Summerfield alportas sian kolekton da teleskopoj, el kiuj unu kun spegulo de 0,9 m, al publikaj "festoj de la steloj", trakurante por tio la usonan kamparon. Ilia organizo ""Astronomy To Go" [1] starigas sesiojn de edukadoj en dekduoj da lernejoj ĉiu jaro.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita en 2017 de D. Pray, P. Pravec, H. Kucakova, K. Hornoch, P. Kušnirák, V. Chiorny, N. Gaftonyuk kaj V. Benishek per observoj de lumaj kurboj, anoncita la 5-an de julio 2017.

Tiu satelito havas diametron de 1,11 ± 0,19 km kaj orbitas je distanco de ĉirkaŭ 11 km de la ĉefa korpo. Ĝia orbita periodo estas 0,7254 ± 0,0004 tago (17,41 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7343 Ockeghem7344 Summerfield7345 Happer