Aĥsarbek GALAZOV (osete Галазты Æхсарбек; naskiĝis la  15-an de oktobro 1929(nun 1929-10-15), mortis la 10-an de aprilo 2013 (83‑jara) en nord-osetia vilaĝo Ĥumalag) estas sciencisto, socia aganto kaj politikisto, eksa prezidento de Nord-Osetio (1994-1998).

Aĥsarbek Galazov
Persona informo
Гӕлӕзты Хадзымырзӕйы фырт Ахсӕрбег
Naskiĝo 15-an de oktobro 1929 (1929-10-15)
en Ĥumalag
Morto 10-an de aprilo 2013 (2013-04-10) (83-jaraĝa)
en Vladikavkazo
Tombo Alley of Glory (memorial cemetery) vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusio vd
Alma mater North Ossetian State University vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio • Nia Hejmo — Rusio vd
Profesio
Okupo politikistoŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 1961 ĝis 1975 li estis ministro de klerigo en Nord-Osetia Aŭtonoma Respubliko. Inter la jaroj 1976 kaj 1990 li estris la Nord-Osetian Ŝtatan Universitaton.

Skandalo pro "Eĥo de Moskvo" redakti

Komence de novembro 2005 la nomo de Galazov denove aperis en amaskomunikiloj pro skandala mencio de li en programero de moskva radiostacio "Eĥo de Moskvo": li estis en insulta formo menciita fare de tutlande konata ĵurnalisto Leontjev kiel persono, havanta fortan ligon kun brandoprodukta mafio, aginta en Nord-Osetio en la mezo de 1990-aj jaroj.

Post la programero grupo de oset-devenaj intelektuloj turnis sin al la radiostacio, postulante publikan pardonpeton pro la nedeca kulpigo de Galazov.