Aŝur-bel-kala ("la dio Aŝŝur estas sinjoro de ĉiuj aĵoj") estis filo de Tiglat-Pileser la 1-a kaj reĝo de Asirio inter 1074 kaj 105 a.K. Li atingis la tronon post mallonga regado de sia frato Aŝarid-apal-Ekur. Post 18 jaroj da regado, li forpasis ankoraŭ juna kaj estis enterigita en la urbo Aŝuro. Li estis sukcedita de sia filo Eriba-adad la 2-a.