Aŝvagoŝo (80 - 150) estis budhisma filozofo kaj verkisto de teatraĵoj, kiu naskiĝis en Saketo,[1] Barato. Li kredeble estas la unua verkisto de teatraĵoj en Sanskrito, kaj estas konsiderita la plej fama barata poeto antaŭ ol Kalidaso.[2] La plimulto de la budhisma literaturo antaŭ ol la epoko de Aŝvagoŝo estis verkita en Budhisma Hibrida Sanskrito, sed li verkis en Klasika Sanskrito.[3]

Aśvaghoṣa  (Sanskrite)

Informoj
Naskiĝo: ĉ. 80, Saketo, Barato
Morto: ĉ. 150
vdr

Laŭ biografio tradukita en la ĉinan de la bikŝuo Kumaraĝivo, Aŝvagoŝo bikŝuiĝis sub la bikŝuo Pārśva post perdi debaton kontraŭ li.[4][5]

Referencoj redakti

  1. Olivelle, Patrick; Olivelle, Suman. (2005) Manu's Code of Law (angle). Oxford University Press, p. 24. ISBN 9780195171464.
  2. Randall Collins, The Sociology of Philosophies: A Global Theory of Intellectual Change. Harvard University Press, 2000, page 220.
  3. Coulson, Michael. (1992) Sanskrit (angle). Lincolnwood: NTC Pub. Group, p. xviii. ISBN 978-0-8442-3825-8.
  4. Li Rongxi (2002). The Life of Asvaghosa Bodhisattva; in: The Lives of Great Monks and Nuns, Berkeley CA: Numata Center for Translation and Research, pp. 9–16
  5. Stuart H. Young (trans.), Biography of the Bodhisattva Aśvaghoṣa, Maming pusa zhuan 馬鳴菩薩傳, T.50.2046.183a, translated by Tripiṭaka Master Kumārajīva.