Abatejo de Noirlac

cisterciana abatejo situanta en Bruère-Allichamps, Francio

La abatejo de Noirlac [nuarLAK] estas cisterciana abatejo situanta en Bruère-Allichamps, proksime de Saint-Amand-Montrond, en la departemento Cher. Ĝi estas unu el la plej bone konservitaj cistercianaj abatejoj. Akirite de departemento Cher en 1909, restarigita de 1950 ĝis 1980, ĝi estas nuntempe kultura kunvenejo, membro de la eŭropa reto de kunvenejoj, kaj membro de la Ĉarto de Cistercianaj Abatejoj kaj Ejoj en Eŭropo.

la monaĥeja klostro
la orienta fasado

La abatejo estis fondita en 1136, la donaco kiu permesis komencon de la heredaĵo estas de 1150, la konstruaĵoj estas konstruitaj en la dua triono de la 12-a jarcento kaj en la 13-a jarcento. Ĝian glortempon en la 13-a jarcento sekvis periodo de malrapida malkresko, pro la Centjara Milito, kaj malstreĉiĝo rilate al la observo de la reguloj. Ĝi pasas, kiel la aliaj abatejoj, en la 16-a jarcento sub la reĝimon de eksteraj komandantaj abatoj, estas grave difektita sub la enlanda milito nomata Frondo, kie fine hugenotoj konkeris la konstruaĵojn, sed restaŭrita en la 18-a jarcento. Vendita kiel nacia posedaĵo dum la Franca Revolucio, feliĉe ne dividita en multajn partetojn, poste transformita en porcelanfabrikon en la 19-a jarcento, ĝi estis akirita de la departemento Cher en 1909. Ĝi loĝigis orfejon por mallonga tempo, poste servis dum kelka tempo kiel rifuĝejo de fuĝintoj de la hispana enlanda milito, kaj finfine iĝis aneksaĵo de la hospico de Saint-Amand. Paradokse, tiuj diversaj uzoj permesis ĝian relative bonan konservadon ĉar la konstruaĵoj estas reuzitaj, kaj do konservataj.