Abrotano estas arbusto alta 1 m (specio de artemizio Artemisia abrotanum). Ĝi havas duoble pinatajn, citronŝel-odorajn foliojn, kiujn oni iam uzis kiel spicaĵon, kaj el kiuj elĉerpata esenco uzatas por meti sur haŭto cele protekti sin kontraŭ kuloj, ĉar ties odoro forpelas ilin. Nun ĝi kulturatas kiel ornamplanto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Abrotano

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Artemizio Artemisia
Specio: A. abrotanum
Artemisia abrotanum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Eksteraj ligiloj redakti