Acalyphoideae estas subfamilio de eŭforbiacoj enhavanta pli ol 3 000 speciojn en eble 99 genroj kaj 14 triboj, vivanta en ĉiuj tropikaj teroj de la mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Acalyphoideae

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj, Dicotyledones
Ordo: Malpigialoj, Malpighiales
Familio: Eŭforbiacoj, Euphorbiaceae
Subfamilio: Akalifoideoj, Acalyphoideae

aŭtoritato = Beilschm.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Malsame de aliaj eŭforbiacoj, kiujn insektoj polenas, pluraj specioj de Acalyphoideae dependas de venta polenado.[1] La floroj povas havi aŭ ne havi petalojn. La poleneroj havas du nukleojn[2] kaj formojn tre diversajn, sed plej ofte estas malgrandaj kun tri porohavaj sulkoj.[3] La indumento estas simpla aŭ stelforma. La plantoj ordinare ne havas latekson kaj plejparte estas lignaj arboj aŭ arbetoj, kvankam iuj estas herboj.[4]

Uzeblo redakti

Diversaj specioj de Acalyphoideae estas uzataj kiel fontoj de manĝeblaj semoj,[5] medikamentoj,[6]ligno.[7] Kiel ĉe aliaj eŭforbiacoj, venenaj substancoj estas oftaj en Acalyphoideae. Unu parencaro de biokemiaj venenoj sintezitaj el nikotina acido estas specifa de la subfamilio.[8]

Evoluo redakti

Laŭ genetika analizo de vivantaj specioj de Acalyphoideae ilia komuna praplanto vivis en Azio antaŭ proksimume 90 milionoj da jaroj dum la Kretaceo, de kie ili disvastiĝis al aliaj tropikaj regionoj. La unua tribo, kiu debranĉiĝis, estis la sudorient-Azia grupo Erismantheae. Preskaŭ ĉiuj amerikaj membroj de la subfamilio devenas de unu transiro el Afriko en Sudan Amerikon, plej probable dum la Paleoceno antaŭ proksimume 60 milionoj da jaroj.[9] Fosilioj, kvankam malmultaj, estas trovitaj almenaŭ de la Frua Eoceno.[10][11]

Sistematiko redakti

La sistematiko de Euphorbiaceae restas malbone komprenita. De 1975 ĝis 2005 oni klasifikis en la subfamilio Acalyphoideae ĉiujn plantojn klare parencajn al Euphorbioideae kaj Crotonoideae, sed ne havantajn ties distingajn karakterojn.[12] La apero de genetika studo montris, ke la plejparto de la grupo estas monofiletika; la ceteraj partoj estis apartigitaj kiel Cheilosoideae kaj PeroideaePeraceae.[13] La restantaj Acalyphoideae estas provizore klasifikataj en la jenaj 14 triboj, kvankam genetikaj studoj indikas, ke pluraj triboj povas esti nevalidaj.[14]

Referencoj redakti

  1. Gama, Thália do Socorro, k. al. "Floral structure and development in Alchornea sidifolia (Acalyphoideae) and the evolution of wind pollination in Euphorbiaceae". 2019. Brazilian Journal of Botany 42 (2), p. 307-308.
  2. de Souza, Lidian R., k. al. 2017. "Pollen morphology of the Acalyphoideae and Euphorbioideae (Euphorbiaceae) of the Caatinga ecoregion in Brazil". Plant Systematics and Evolution 303 (9), p. 1162.
  3. Nowicke, Joan W., kaj Takahashi Masumichi. 2002. "Pollen morphology, exine structure and systematics of Acalyphoideae (Euphorbiaceae), Part 4". Review of Palaeobotany and Palynology. 121, p. 324-329.
  4. Hayden, W. John, kaj Hayden, Sheila M. 2000. "Wood Anatomy of Acalyphoideae (Euphorbiaceae)". IAWA Journal, 23 (2), p. 214.
  5. Cardinal-McTeague, Warren M., k. al. 2019. "Seed size evolution and biogeography of Plukenetia (Euphorbiaceae), a pantropical genus with traditionally cultivated oilseed species". BMC Evolutionary Biology 19.
  6. Mwine, Julius T., kaj Van Damme, Patrick. "Why do Euphorbiaceae tick as medicinal Plants? A review of Euphorbiaceae family and its medicinal features". Journal of Medicinal Plant Research 5 (5).
  7. Radcliffe-Smith, Alan. 1998. "A Synopsis of the Genus Amyrea Leandri (Euphorbiaceae-Acalyphoideae)". Kew Bulletin 53 (2), p. 447.
  8. Seigler, David S. 1994. "Phytochemistry and Systematics of the Euphorbiaceae". Annals of the Missouri Botanical Garden 81 (2), p. 382, 389.
  9. Cervantes, Angélica. 2016. "Successive arrivals since the Miocene shaped the diversity of the Caribbean Acalyphoideae (Euphorbiaceae)". Journal of Biogeography 43 (9), p. 1778.
  10. Shukla, Anumeha, kaj Mehrotra, R.C. 2019. "First Fossil Fruit of Mallotus Lour. (Euphorbiaceae) from the Early Eocene Lignite Mine of Rajasthan, India". Journal of the Geological Society of India 94.
  11. Hofmann, Christa-Charlotte, k. al. 2015. "SEM investigation of pollen from the lower Eocene (Carinthia and Salzburg in Austria and Brixton, London area, in England): new findings of Vitaceae, Euphorbiaceae, Phyllanthaceae, Fabaceae, Anacardiaceae, Araliaceae and Apiaceae". Plant Systematics and Evolution 301 (9), p. 2295-2297.
  12. Hayden, W. John, kaj Hayden, Sheila M. 2000. "Wood Anatomy of Acalyphoideae (Euphorbiaceae)". IAWA Journal, 23 (2), p. 213.
  13. Wurdack, Kenneth J., k. al. 2005. "Molecular phylogenetic analysis of uniovulate Euphorbiaceae (Euphorbiaceae sensu stricto) using plastid rbcL and trnL-F DNA sequences." American Journal of Botany 92 (8).
  14. Webster, G.L. 2014. "Euphorbiaceae". En Kubitzki, Klaus (ed.), The Families and Genera of Vascular Plants, vol. 11, p. 51-216. Berlin: Springer.