Adib Boroumand

irana poeto

Adib BOROUMAND (perse ادیب برومند; la 11an de junio 1924 en Gaz (گز), distrikto Borkhar (برخوار), Esfahano, Persio (hodiaŭa Irano) – la 13an de marto 2017, en Teherano) estis irana poeto, politikisto kaj advokato. Li estis la estro de la gvidantara konsilio kaj prezidento de la centra konsilio de la Nacia Fronto de Irano [1]. Li estas konata kiel la nacia poeto de Irano [2].

Adib Boroumand
Persona informo
ادیب برومند
Naskiĝo 11-an de junio 1924 (1924-06-11)
en Gaz
Morto 13-an de marto 2017 (2017-03-13) (92-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Teherana universitato vd
Partio Fronto Nacia de Irano vd
Subskribo Adib Boroumand
Profesio
Okupo politikisto • literaturisto • poeto • advokato vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Lia patro estis verkisto kaj historiisto, kaj lia patrino estis interesita pri eduko kaj kulturo. En la aĝo de dek ses jaroj li komencis verki prozon.

Li komencis sian politikan karieron dum la brit-sovetia invado de Irano. Li verkis pri irana naciismo, kaj kritikis la regadon de Reza Khan kiun li nomis diktatoro. Li ankaŭ kritikis la invadajn fortojn, kaj verkis kontraŭ kapitalismo kaj en favoro de naciismo kaj patriotismo. Liaj poemoj aperis en gazetoj en Teherano kaj Esfahano. Dum tiu ĉi periodo li publikigis sian unuan libron. La populareco kiun li akiris gajnis al li la kromnomon "la nacia poeto" [3].

En septembro 1942, Boroumand komencis studi en Teherano, kaj kompletigis bakalaŭron en juro de la Universitato de Teherano. Krome, li studis literaturon, kaj akiris scion pri la franca kaj la araba. Li verkis pri la neceso reformi la Persion. En sia dua libro li priskribis kaj kritikis la malbonajn vivkondiĉojn, donante voĉon al la p[limulta opinio en la lando tiutempe. Boroumand rifuzis esti nomumita al posteno kiun li estis ofertita kiel prokuroro en Ardabilo. Li laboris kiel sendependa advokato, kaj funkciis dum jaroj kiel advokato por la Nacia Banko de Irano [4].

Dum la Irana krizo en 1946, Boroumand estis politika aktivulo kaj verkis por la opozicio de la Azeri Demokrata Partio kaj Ĵaafar Pisehuri (جعفر پیشه‌وری), kvankam li havis proksimajn rilatojn al la komunista partio Toda (توده).

Politiko redakti

Borromand estis subtenanto de la nacia movado de ĉefministro Mohamad Mosadek kaj la ŝtatigo de la petrolindustrio, kiel multaj irananoj de lia tempo. Li verkis multajn kantojn en subteno de Mosadek, kiuj estis utiligitaj kiel propagando fare de la registaro, kaj interalie estis distribuitaj en pamfletoj kaj elsenditaj en la radio. Dum la puĉo en Irano en 1953, li batalis kontraŭ la nova registaro, nomante la registaron de Mohammad Reza Shah Pahlavi "diktatoro". Pro tiuj aferoj kaj lia opozicio, li estis malliberigita plurajn fojojn. En 1960 li iĝis centra membro de la Dua Nacia Fronto kaj postulis revolucio. Li estis elektita kiel unu el la kvin membroj de la Konsilio kiel parto de la reorganizado de la Front National fare de Karim Sanjabi (کریم سنجابی).

Post la irana revolucio, li estis unu el la gvidantoj de la Nacia Fronto kaj estris la partion de 1993 ĝis 2017. En ĉi tiu rolo, li postulis libereco kaj demokratio en Irano. En sia naskiĝloko li establis la t.n. "Domo de Kulturo" [5].

Referencoj redakti

  1. اشعار ادیب برومند - شعر، غزل و قصيده شاعر ملی ایران. اشعار اديب برومند - شعر، غزل و قصيده. Alirita la 7an de julio 2015.
  2. بیانیه جبهه ملی ایران در مورد ترمیم هیت jebhe.net (en la persa)
  3. Biografio.
  4. خرید آنلاین آثار. Alirita 24 March 2023.
  5. Adib Boroumand international poet. Arkivita el la originalo je 2016-08-26. Alirita 2016-08-26.

Eksteraj ligiloj redakti