Adilabad

urbo en Barato

Adilabad (telugue ఆదిలాబాద్) estas urbego, municipo en meza Barato, en norda parto de subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. Adilabad estas nomita kiel la "Enirejo al Suda Hindio".

Adilabad
City in India
Administrado
Poŝtkodo 504001
Demografio
Loĝantaro 117 167  (2011) [+]
Loĝdenso 3 300 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 40′ N, 78° 32′ O (mapo)19.66666666666778.533333333333Koordinatoj: 19° 40′ N, 78° 32′ O (mapo) [+]
Alto 264 m [+]
Areo 35,5 km² (3 550 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Adilabad (Telangano)
Adilabad (Telangano)
DEC
Adilabad
Adilabad
Situo de Adilabad
Adilabad (Barato)
Adilabad (Barato)
DEC
Adilabad
Adilabad
Situo de Adilabad

Map

vdr
Fortikaĵo de Adilabad

Geografio redakti

Adilabad situas sur montetaro en averaĝa alteco de 264 metrojn de la marnivelo. Ĉandrapur troviĝas 86, Nizamabad 120, Ramagundam 139, Siddipet 178, Varangal 222, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 258, Mumbajo 605, tutlanda ĉefurbo Delhio 1004, Kolkato 1069 kilometrojn (aere) [1].

Demografio redakti

Laŭ la censo en 2011 Adilabad havis populacion de 117 167, kun la aglomeraĵo 139 383. La legopovo estas 43,45 %, signife pli malalta, ol la ŝtata mezumo.

Historio redakti

La pli frua loknomo estis Edlabad. Adilabad (establita en 1872) derivas sian nomon de iama reganto, abad signifas: urbo. Ĝi ne estis homogena unuo dum longa periodo, ene pluraj dinastioj regis. Ĝi estis deklarita en 1905, kiel distrikta sidejo.

Ekonomio redakti

Adilabad estas fama pro sia riĉa kultivado de kotonoj, tial Adilabad havas kromnomon Urbo de Blanka Oro.

Lingvoj redakti

La telugua estas la plej parolata lingvo en Adilabad (65% kiel gepatra lingvo). Pro geografia proksimeco kun Maharaŝtro la marata lingvo ankaŭ estas vaste parolita kaj komprenita (10.5% kiel gepatra lingvo). Aliaj lingvoj parolitaj en Adilabad inkludas la hindan kaj la urduan.

Religioj redakti

En Adilabad vivas hinduoj 65,37 %, muslimoj 30,59 %, budhanoj 2,60 % kaj aliaj.

Trafiko redakti

Adilabad havas trairan fervojn linion kaj 5 alvenantajn vojojn. La mapo montras flughavenon.

Vidindaĵoj redakti

  • ĉefe hinduaj temploj kaj aliaj preĝejoj
  • fortikaĵo (vidu la foton!)
  • lago 6 km. de la urbo, apude parko