La termino agentejo nomas malsamajn specojn de organizaĵoj. Ĝi interalie staras por entreprenoj, kiuj reprezentas la interesojn de certaj personoj, same kiel por ŝtatoficejoj kiel ekzemple la Usona Arbaragentejo, la Eŭropa Vivmedia Agentejo aŭ la Eŭropa Kosma Agentejo. En literaturo kaj muziko agentoj reprezentas verkistojn, komponistojn kaj muzikistojn kontraŭ la eldonejoj.