Aglaŭro estas en la helena mitologio filino de Kekropso, fondinto de la urbo Ateno kaj la unua Atena reĝo. Ŝi havis du fratinojn: Herson kaj Pandroson, kiuj tragike ligiĝas al mito pri Eriktonio.

Aglaŭro
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Kekropo
Patrino Aglaŭro
Gefratoj Pandrosus • Herse • Atika Eriziktono
Kunulo Areso
Infanoj Alcippe
vdr

Aglaŭro kun siaj fratinoj Herso kaj Pandroso estis komisiitaj gardi korbeton de la diino Atena. Kontraŭ eksplicita malpermeso de la diino, Aglaŭro rigardis en la korbeton kaj ekvidis malgrandan Eriktonion. Pro scivolemo kaj esprimita avideco pri Merkuro, enamiĝinta Herson, la diino enspiris al ŝi venenon de ĵaluzo, kiu mordumis ŝin ĝis kiam Merkuro ŝanĝis ŝin en ŝtonon kun malbelaj makuloj.

En efekte priskribata historio en Ovidiaj Metamorfozoj akiras fama staturo de Aglaŭro, en pli malnova tradicio nur marĝena, klaran silueton. Herodoto mencias pri sanktuario de Kekropa filino Aglaŭro sur deklivo de Akropolo. En Eŭripida "Iona" estas dirite, ke Atena infestis ŝin per frenezo kaj ke ŝi kun siaj fratinoj defalegis el Akropolo.