Agnieszka Grzybek
Agnieszka GRZYBEK (naskiĝis la 6-an de februaro 1970) estas pola politikisto, feministo, tradukisto kaj ekde marto 2008 ĝis aprilo 2010 kunprezidanto (kun Dariusz Szwed) de la verda partio Verduloj 2004.
Agnieszka Grzybek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1970 (54-jaraĝa) en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Faculty of Polish Studies at the University of Warsaw |
Okupo | |
Okupo | politikisto • aktivisto pri virinaj rajtoj |
Ekde 1997 ligita kun pola virina movado. Dum la jaroj 1997-2005 ŝi laboris en la Centro de Informo de Virinaj Medioj, kiun ŝi prezidis dum la jaroj 2002-2005. Kunfondisto kaj membro de la Interkonsento de Virinoj de la 8-a Marto, la neformala grupo kiu ĉiujare organizas Manifa-n - surstratan manifestacion defende de virinaj rajtoj. Grzybek membras ankaŭ en la teamo de la Politika Kritiko (Krytyka Polityczna) kaj kunordigas la programon "Demokracio de sekso/Virina politiko" en la pola filio de la Fondaĵo Heinrich Böll.
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retpaĝo de Agnieszka Grzybek[rompita ligilo] pole