Agostino di Duccio

Agostino di Duccio (1418 – ĉirkaŭ 1481) estis skulptisto de la frua Itala Renesanco.

Agostino di Duccio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1417 (1417-11-30)
en Florenco
Morto 30-an de novembro 1480 (1480-11-30) (63-jaraĝa)
en Peruĝo
Lingvoj itala
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto
vdr
La marmora fasado de San Bernardino, Perugia.

Naskiĝinta en Florenco, li laboris en Prato kun Donatello kaj Michelozzo, kiuj ege influis lin. En 1441, li estis akuzita pro ŝtelado de valoraj materialoj el monaĥejo de Florenco kaj estis forpelita el sia naskurbo kiel rezulto. La venontan jaron li plue laboris por la altaro de Sankta Geminiano por la Katedralo de Modeno, laboro notinda pro la influo de Michelozzo.

En 1446, li studis la gotikan skulptarton en Venecio kaj renkontiĝis kun Matteo de' Pasti, kolego skulptisto kiu nomis lin por fari la skulptartan ornamaĵon de la Tempio Malatestiano en Rimini, kie li restis el 1449 ĝis 1457. Oni supozis, ke la ornamaĵoj estu speco de mezepoka enciklopedio, kun reliefoj de zodiakaj kaj aliaj alegoriaj kaj mitologiaj figuroj.

Inter 1457 kaj 1462 li kreis la marmoran fasadon de la preĝejo de Sankta Bernardino en Perugia kaj la venontajn jarojn ĝis 1470 li kreis multajn verkojn speciale en Florenco, kiel la Madonna de Auvillers por Piero di Cosimo de' Medici, nune ekspoziciata en Luvro.

En 1473 li desegis la eksteran fasadon de Porta di San Pietro, en la urbomuregoj de Perugia, en stilo influita de Leone Battista Alberti. Aliaj verkoj estas en Amelia[1] kaj en la Galleria Nazionale dell'Umbria en Perugia.[2] Li mortis ĉirkaŭ 1481 en Perugia.

Referencoj redakti

  1. Brief biography and pictures of works including at Amelia (itale). Arte Argomenti (2008). Arkivita el la originalo je 2016-03-13. Alirita 7a de Februaro 2020.
  2. The di Duccio room at the National Gallery of Umbria (itale). Galleria Nazionale dell'Umbria. Arkivita el la originalo je 1a de Januaro, 2009. Alirita 7a de Februaro 2020. Arkivigite je 2009-01-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-01. Alirita 2021-09-12.