Alambiko

Alambiko estas speciala aparato, kiu estas uzata por distili likvaĵojn, nome alkoholaĵojn.

Simpla alambiko en historia laboratorio
Alambikoj en la distilejo de Glenfiddich en Skotlando
Tradicia alambiko en Cussay, Francio

La termino venas el la araba, kiu siaflanke transprenis la grekan vorton ambix (vazo).

La principo de distilado estis konata al la egiptaj sciencistoj, kiuj produktis parfumon, sed la bazo de la nuna aparato estas araba invento de la 11-a jarcento.

Alambiko estas speciala, tradicia formo de distililo kaj ĝis hodiaŭ uzata ekzemple en Skotlando por produkti viskion. La tipa maniero uzi la alambikon estas la laboro en etapoj. Oni plenigas la supran ujon per likvaĵo kun alkoholo kaj hejtas. La alkoholo vaporiĝas kaj kolektiĝas en la malvarmaj partoj. La distilado estas interrompita, kiam ne plu elvaporiĝas alkoholo. Oni devas malplenigi kaj eble purigi la tutan aparaton.

Kontraste al ĉi tiu antikva metodo la industriaj distililoj seninterrompe estas nutrataj per alkoholoriĉa likvaĵo.