Alan Curtis

usona aktoro

Alan Curtis (naskiĝinta la 24-an de julio 1909 en Ĉikago, Ilinojso, Usono; mortinta la 2-an de februaro 1953 en Novjorko, Usono; vere: Harold Neberroth) estis usona aktoro.

Alan Curtis
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1909 (1909-07-24)
en Ĉikago
Morto 2-an de februaro 1953 (1953-02-02) (43-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Memorial Park Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Priscilla Lawson • Ilona Hajmássy vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

La aktoro laboris komence kiel manekeno por la modo, antaŭ ol li en 1936 unuafoje aktoris. La altkreska, malhelhara Curtis tenis kontrakton komence kun MGM. Post lia kredinda figurado de la neniotaŭga edzo de Joan Crawford en Mannequin li ŝajnis stari antaŭ sukcesonta kariero. La plej multaj postsekvaj filmoj tamen ne atingis la kvaliton de lia unua sukceso, kaj Curtis baldaŭ devis kontentiĝi per flankroloj je duarangaj filmoj. Al la malmultaj esceptoj apartenas la filmo Destiny el 1944, kiu origine estis planita kiel epizodo por la filmo Flesh and the Fantasy, sed estis elprenata. Apud Gloria Jean Curtis rolis koruptan policanon, kiu per renkonto kun blinda knabino spertas etikan puriĝon. Malkontente pri sia kariero li retiriĝis en 1951 en privatecon kaj mortis du jarojn poste.

Alan Curtis estis edzo de Priscilla Lawson kaj Ilona Massey.

Eksteraj ligiloj redakti