Alan Ford estas itala bildliteratura libro kreita de Max Bunker (Luciano Secchi) kaj Magnus (Roberto Raviola), presata ekde 1969.[1] Tiu komiksa libro estas satira produktaĵo pri klasikaj sekretaj agentoj nuancigita per superrealisma kaj nigra humuro, kaj sardonaj referencoj al aspektoj de tiutempa itala kaj iama vakera socio.

Alan Ford
bildliteraturo serio • Italian comics series
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
vdr

Kvankam ĝi iĝis amplekse populara en Italio tuj post ties aperigo, Alan Ford restis relative nekonata ekster Italio. La Franca, Dana kaj Brazila eldonoj malsukcesis sed la nura alia eksterlanda eldono, en iama Jugoslavio, estis granda sukceso, kaj iĝis kaj restas unu el la plej popularaj komiksaj libroj en tiu iama lando kaj ties sukcedantoj.[2][3]

Kvankam la dekomenca intrigo en la unuaj kelkaj epizodoj disvolviĝas ĉirkaŭ agento nome Alan Ford, li estis poste nur unu el la centra grupo de roluloj: Group TNT estas aro de fuŝaj sekretaj agentoj, kiuj funkcias el florvendejo en Novjorko, Usono, kiun ili uzas kiel kaŝejo kiel ties sekreta sidejo. Ili estas nekompetentaj kaj pigraj, sed inteligentaj kaj ruzaj, ĉefe kiam la afero kongruas kun iliaj propraj personaj interesoj.

La komiksaj libroj ridindigas aspektojn de usona socio, kiel kapitalismo kaj rasismo. Estis ankaŭ rektaj referencoj al la loka Italia realo, kies sociaj malsanoj estis ofte satirigitaj de Magnus & Bunker, same kiel terminoj en Milana dialekto.

Tiu komiksa libro estis adaptita al animacia filmo kaj teatraĵoj, same kiel uzita kiel fonto de inspiro en libroj kaj filmoj.

Notoj redakti

  1. Lambiek Comiclopedia. "Magnus". [1] Alirita la 21an de Januaro 2018.
  2. "Alan Ford: Big in the Balkans". Libellus. [2] Alirita la 21an de Januaro 2018.
  3. "Alan Ford: il più amato dagli slavi (Alan Ford: The Favorite of the Slavs)" (itale). uBCfumetti.com. 2006-10-27. Arkivita el la originalo en 2008-01-10. [3] Alirita la 21an de Januaro 2018.