Alan LOMAX (usona prononco /ˈloʊmæks/; 31a de Januaro, 1915 – 19a de Julio, 2002) estis usona etnomuzikologo, plej bone konata pro siaj multnombraj kamporegistraĵoj de popolmuziko de la 20a jarcento. Li estis ankaŭ muzikisto, same kiel folkloristo, arkivisto, verkisto, fakulo, politika aktivulo, parolhistoriisto, kaj kinfaristo. Lomax produktis registrojn, koncertojn, kaj radioprogramoj en Usono kaj Anglio, kio ludis gravan rolon en la konservado de la popolmuzikaj tradicioj en ambaŭ landoj, kaj helpis la startigon kaj de la usona kaj de la britia popolmuzikaj revivadoj de 1940-aj, 1950-aj kaj komenco de la 1960-aj jaroj. Li kolektis materialon unue kun sia patro, nome la folkloristo kaj kolektisto John A. Lomax, kaj poste sola kaj kun aliaj, Lomax registrisa milojn da kantoj kaj de intervjuoj por la Arkivo de Usona Popolkanto, kies direktoro li estis, en la Kongresa Biblioteko, sur aluminiaj kaj acetataj diskoj.

Alan Lomax
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1915 (1915-01-31)
en Aŭstino
Morto 19-an de julio 2002 (2002-07-19) (87-jaraĝa)
en Safety Harbor
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato KolumbioUniversitato de Teksaso en Aŭstino • Choate Rosemary Hall • St. Mark's School of Texas vd
Familio
Patro John Lomax vd
Gefratoj Bess Lomax Hawes vd
Edz(in)o Elizabeth Lyttleton Sturz vd
Profesio
Okupo antropologo • muzikisto • muzikologo • historiisto • etnomuzikologo • muzikhistoriisto • fotistomuzikkritikistoĵurnalistofilmreĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post 1942, kiam la Kongresa Biblioteko ĉesis financadi la popolkantan kolektadon, Lomax plue kolektis sendepende en Britio, Irlando, Karibio, Italio kaj Hispanio, same kiel en Usono, uzante la lastan registroteknologion, arigante enorman kolekton de usona kaj internacia kulturo. Marte 2004 la materialo kaptita kaj produktita sen la financado de la Kongresa Biblioteko estis akirita de la Biblioteko, kio 'havigas la tutajn sekdek jarojn de la laboro de Alan Lomax kune sub unusola tegmento en la Kongresa Biblioteko, kie ĝi trovis permanentan hejmon.'[1] Je la starto de la Malvarma Milito, Lomax plu defendis la publikan rolon de folkloro,[2] eĉ kiam akademiaj folkloristoj turniĝis internen. Li dediĉis multon de la lasta parto de sia vivo al defendo de tio kion li nomigis Kultura Egaleco, metita sur solida teoria fundamento pere de pritaksa esplorado nomita Cantometrics (Kantomezuro), kio inkludis prototipan kantomezuran edukprogramon, nome Global Jukebox. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj Lomax estis konsilisto por la Folklorviva Festivalo de la Smizonia Institucio kaj produktis serion de filmoj pri popolmuziko, nome "American Patchwork", kiu estis elsendita en PBS en 1991. Jam sepdekjarulo, Lomax kompletigis delonge prokrastitan memorverkon nome "The Land Where the Blues Began" (1995), ligante la naskon de bluso al kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj, rasisma diskriminacio, kaj trudlaboro en la Usona Sudo.

La plej grava heredaĵo de Lomax estis la konservado kaj publikigo de registraĵoj de muzikistoj en multaj popolkantaj kaj blusaj tradicioj tra Usono kaj Eŭropo. Inter la artistoj kiujn Lomax ŝajne malkovris kaj lanĉis al pli ampleksa publiko menciindas blusgitaristo Robert Johnson, protestkantisto Woody Guthrie, popolkantisto Pete Seeger, kontremuzikisto Burl Ives, kaj kontrea bluskantisto Lead Belly, inter multaj aliaj.

Notoj redakti

  1. "Alan Lomax Collection (The American Folklife Center, Library of Congress)". Loc.gov. 15a de Majo, 2015. [1] Alirita la 7an de Junio 2018.
  2. Dum la koncepto en la New Deal de "aplikita folkloro" aŭ "funkciismo" fare de Benjamin Botkin, vidu John Alexander Williams, "The Professionalization of Folklore Studies: a Comparative Perspective", Journal of the Folklore Institute 11: 3 (Marto 1975); 211–34.