Alexander Carlisle

Alexander Montgomery CARLISLE (8a de Julio 1854 – 6a de Marto 1926) bofrato de la Vicgrafo Pirrie, estis unu el la homoj engaĝiĝintaj en la desegnado de la tri Olympic-klasaj oceanŝipoj de la ŝipkonstrua kompanio Harland and Wolff, nome Olympic, Titanic kaj Britannic. Lia ĉefa areo de respondeco estis la ŝipsekurecaj sistemoj kiel la akvoprotektaj kupeoj kaj savboatoj.[1] Post 40 jaroj ĉe Harland and Wolff, Carlisle retiriĝis en 1910, kaj iĝis kunhavanto ĉe Welin Davit & Engineering Company Ltd, nome kompanio kiu produktis la davitojn.[2]

Alexander Carlisle
Persona informo
Naskonomo Alexander Montgomery Carlisle
Naskiĝo 8-an de julio 1854 (1854-07-08)
en Ballymena
Morto 5-an de marto 1926 (1926-03-05) (71-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo inĝenieroentreprenistopolitikisto
vdr

Kiel membro de la Privata Konsilantaro de Irlando, li estis konata kiel "The Right Honorable". Finfine, li estis elpostenigita en 1920 dum intensa debato pri memregado en Irlando.[3]

Referencoj redakti

  1. Alexander Carlisle Obituary
  2. "Testimony of Alexander Carlisle". 30a de Julio 1912. Alirita la 12an de Septembro 2011.
  3. Louden-Brown, Paul. "Who really designed Titanic?". Titanic Belfast. Arkivita el la originalo la 1an de Oktobro 2015. Alirita la 3an de Junio 2016.

Bibliografio redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexander Carlisle en la angla Vikipedio.