Alkazaro de Segovio

La Alkazaro de Segovio, en hispana Alcázar de Segovia, estas unu el la plej elstaraj monumentoj de Segovio, Hispanio, kiu stariĝas sur monteto en la kunfluejo de la riveroj Eresmo kaj Klamoro.

Alkazaro de Segovio
Alkazaroburgo • muzea konstruaĵo • vidindaĵo • nacia monumento de Hispanio • palaco • reĝa palaco • muzeo • aganto [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio kaj Leono

SituoSegovio
- koordinatoj40° 57′ 9″ N, 4° 7′ 57″ U (mapo)40.9525-4.1325Koordinatoj: 40° 57′ 9″ N, 4° 7′ 57″ U (mapo)
Poŝtkodo40001 [+]

Alkazaro de Segovio (Kastilio kaj Leono)
Alkazaro de Segovio (Kastilio kaj Leono)
DEC
Alkazaro de Segovio
Alkazaro de Segovio
Lokigo de Kastilio kaj Leono en Hispanio
Map
Alkazaro de Segovio

Vikimedia Komunejo:  Alcázar of Segovia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vidaĵo de Alkazaro de Segovio ekstere de la urbo.

La alkazaro estis konstruita inter la 12-a kaj 16-a jarcentoj, multfoje restaŭrita kaj ampleksigita, eble ekde Alfonso la 10-a ĝis Filipo la 2-a. Al tiu ĉi lasta ŝuldiĝas ĝia nuna aspekto, ĝia "silueto" igas ĝin unika inter la hispanaj kasteloj.

Dum la Mezepoko, kaj pro la sekureco kaj la proksimeco al la ĉasejo, la Alkazaro konvertiĝis en unu el la plej ŝatataj rezidejoj de la Gereĝoj de Kastilio, speciale de Alfonso la 10-a. Ĝi estis multfoje loĝata kaj eĉ estis unu el la plej luksaj kastelo-palacoj en la 15-a jarcento.

En la interno, la salonoj kaj ĉambroj estis dekoraciataj lukse kaj bele fare de pentristoj kaj artistoj el mudeĥara stilo. Nuntempe ĝi gastigas muzeon kaj militistan arkivejon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti