Alkazaro[1] hispane Alcázar estas konstruaĵo kiu troviĝas en Hispanio, simile al kastelopalaco. La vorto venas de la araba qaṣr, kun aldono de la artiklo al-, kio signifas «palaco» aŭ «kastelo» kaj siavice venas de la latina castrum (milita fortikita tendaro, kaj poste fortikaĵo kaj kastelo). Anstataŭ la latinlingva castellum, multaj hispanaj urboj posedas sian propran alkazaron, kie loĝis la muslimaj "reĝoj", en la periodo de la tajfoj. Estas multnombraj la toponimioj en la kastilia rilate al tiu ĉi vorto kaj siaj derivaĵoj kaj en vilaĝnomoj kaj eĉ en hispanaj familinomoj (ekz. Balcázar)

Alkazaro de Segovio
Alkazaro de Jerez de la Frontera

Ekster Hispanio, en la moderna Palermo, (Sicilio), la distrikto ankoraŭ nomata Cassaro korespondas al la areo kiu antaŭe troviĝis la antikva punika vilaĝo Zis, kiun la araboj fortikigis kaj nomis al qasr, kie poste konstruiĝis palaco.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 11.