Alkermeso (itale Alchermes, de la araba القرمز, al-qirmiz) estas itala likvoro. Krom 25% da alkoholo, ĝi enhavas sukeron, cinamon, kariofilojn, kardamomon, vanilon, rozakvon kaj koĉenilon kiu estas ruĝa kolorsubstanco, ekstraktata el koĉojn.

La likvoro havas sian originon en Florenco dum la epoko de la familio Medici kaj en Francujo ĝi estas konata kiel “Liqueur de Medici”.

Ĝi fariĝis eksmoda en la 20-a jarcento sed ĝi estas ankoraŭ havebla de diversaj fabrikistoj.