Alta California ("Supra Kalifornio"), origine Nueva California ("Nova Kalifornio"), kaj ankaŭ neoficiale California Septentrional ("Norda Kalifornio"), California del Norte ("Norda Kalifornio") kaj California Superior ("Supra Kalifornio"),[1] estis provinco de Nova Hispanio. Kun Baja California, ĝi estis disigita el la pli granda regiono Las Californias en 1804. Post la Meksika Milito de Sendependeco, ĝi iĝis teritorio de Meksiko en Aprilo 1822[2] kaj estis renomita "Alta California" en 1824. La regiono inkludis la tuton de la nuntempaj usonaj ŝtatoj Kalifornio, Nevado kaj Utaho, kaj partoj de Arizono, Vajomingo, Koloradio kaj Nov-Meksiko.

Supra Kalifornio.

Nek Hispanio nek Meksiko iam koloniigis la areon trans la suda kaj centra marborda areo de nuntempa Kalifornio, kaj tiele neniam ili plenumis efikan kontrolon norde de la areo de Sonoma, aŭ oriente de la Kaliforniaj Marbordaj Montaroj. Pli internaj areoj kiaj la Centra Valo kaj la dezertoj de Kalifornio restis de facto posedo de indiĝenaj popoloj ĝis poste, jam en la epoko de Meksiko, kiam oni faris interne terpermesojn, kaj speciale post 1841 kiam oni akceptis enmigrantojn el Usono por setliĝi en internaj areoj.

Alta California ĉesis ekzisti kiel administracia divido separita el Baja California en 1836, kiam la konstituciaj reformoj Siete Leyes (sep leĝoj) en Meksiko re-establis Las Californias kiel unuigita departemento, garantiante al ĝi pli da aŭtonomeco.[3][4][5] La areoj iam enhavantaj Alta California estis rezignitaj al Usono pere de la Traktato de Guadalupe Hidalgo, kiu finigis la daŭron de la Meksik–Usona Milito en 1848. Du jarojn poste, Kalifornio aliĝis al la usona unio kiel la 31a ŝtato. Aliajr partoj de Alta California iĝis tutte aŭ parto de la postaj usonaj ŝtatoj Arizono, Nevado, Utaho, Koloradio, kaj Vajomingo.

Notoj redakti

  1. Bancroft, Hubert Howe (1884). History of California. p. 68. "without any uniformity of usage, the upper country began to be known as California Septentrional, California del Norte, Nueva California, or California Superior. But gradually Alta California became more common than the others, both in private and official communications, though from the date of the separation of the provinces in 1804, Nueva California became the legal name, as did Alta California after 1824."
  2. Williams, Mary Floyd (Julio 1922). "Mission, presidio and pueblo: Notes on California local institutions under Spain and Mexico". California Historical Society quarterly. 1 (1): 23–35. Alirita la 4an de Junio 2018.
  3. Ryan, Mary Ellen & Breschini, Gary S. (2010). "Secularization and the Ranchos, 1826–1846". Salinas, CA: Monterey County Historical Society. [1] Alirita la 25an de Oktobro 2018.
  4. Robinson, William Wilcox (1979). Land in California: The Story of Mission Lands, Ranchos, Squatters, Mining Claims, Railroad Grants, Land Scrip, Homesteads. Chronicles of California, Volume 419: Management of public lands in the United States. Berkeley, CA: University of California Press. p. 29. ISBN 0520038754. [2] Alirita la 25an de Oktobro 2018. La cortes (parlamento) de Nova Hispanio publikigis dekretoj en 1813 por almenaŭ parta deekleziigo kiu tuŝis ĉiujn misiejojn en Ameriko kaj estis aplikitaj al ĉiuj lokoj kie ili estis funkciintaj dum dek jaroj aŭ plie; tamen, la dekreto neniam estis aplikita en Kalifornio.
  5. Yenne, Bill (2004). The Missions of California. San Diego, CA: Thunder Bay Press. pp. 18f. ISBN 1592233198.