Altbedo estas varianto de la klasika ĉetera bedo. Oni trovas ĝin ĉefe en ekologia ĝardenkulturo.

Altbedoj el betonaĵoj
Altbedo el ligno
Altbedo el ŝtonoj
Altbedo el tegoloj

Altbedo estas bedo, kiu ne estas ĉe ternivelo, sed pli alta. Kialoj por instali tian bedon estas:

  • pli frua varmiĝo,
  • malbona, ekzemple ne sufiĉe profunda aŭ nutraĵmalriĉa tero,
  • maksimuma uzo de ĝardenrubaĵo,
  • ĝardenado por handikapuloj.

Altbedo ebligas al la ĝardenisto uzi mem putrindajn materialojn, kiel ekzemple ĝardenforĵetaĵoj. Aldone la tero en altbedo ne estas fosata, tiel certas, ke la tavoloj de tero kaj faŭno ne estos miksitaj.

Baza konstruo redakti

Altbedo estas kestoforma, orta kaj se eble instalita nord-suden (pro trafo de la sunradioj). Gravas, ke la bazo estu kovrita de etmaŝa dratplektaĵo por malhelpi eniron de ronĝuloj, kiel ekzemple musoj. La bedo estas plenigata aŭ nur de tero aŭ de diversaj tavoloj: tero, kompoŝto ktp.

Konstruante la bedon oni atentu pri la larĝeco por faciligi la postan prilaboradon: disŝiro de fiherboj, akvumado, ...). La bedo estu maksimume 1 ĝis 1.2 m larĝa.

La alteco de altbedo povas varii de 0.5 ĝis 1 m, la longeco estas laŭvole.

La flankojn oni povas konstrui per la plej diversaj materialoj:

Malavantaĝo de ligno estas ke ĝia vivodaŭro estas nur kelkjara. Tiel materialoj kiel betono, lado aŭ ŝtono estas pli bona alternativo.

Oni tegu la enon de la vandoj per folio (tia, kian oni metas funde de artefarita lageto), ĉefe kiam la vandoj estas lignaj, sed tio malhelpos ankaŭ al akvo forflui el inter ŝtonoj aŭ tegoloj.

Eksteraj ligiloj redakti