Auguste Amédée COUESNON estis franca politikisto kaj entreprenisto naskiĝinta la 7-an de novembro 1850 en Provins (Seine-et-Marne) kaj mortinta la 29-an de septembro 1931 en Château-Thierry (Aisne).[1]

Amédée Couesnon
Persona informo
Amédée Couesnon
Naskiĝo 7-an de novembro 1850 (1850-11-07)
en Provins
Morto 29-an de septembro 1931 (1931-09-29) (80-jaraĝa)
en Aisne
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Radical-Socialist and Radical Republican Party vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Proprietulo de la grava fabrikejo de muzikiloj PGM Couesnon, li estis elektita kiel deputito de la departemento Aisne de 1907 ĝis 1919, ene de la politika grupo de la radikala-socialisma maldekstro[2]. Dum la tri sinsekvaj balotoj de 1907, 1910 kaj 1914, li rimarkinde estis elektita ekde la unua raŭndo. En la Nacia Asembleo, li kontribuis ĉefe pri aferoj militistaj aŭ plej proksimaj al sia industria fako.[2]

Liaj paroladoj « plenaj je trafeco » inspiris al tiutempaj gazetoj la neologismon « couesnonnades ».[3]

Li ne denove kandidatiĝis okaze de la deputitaj balotoj de 1919.

Kulturo redakti

Amédée Couesnon aperis kiel persono en la teatraĵo La valizo de Jaurès, kreita en Tuluzo okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Jean Jaurès. Lia rolo estis ludita de Serge Le Lay.

Referencoj redakti

Literaturo redakti