Amreli

urbo en la ŝtato Guĝaratio, Barato

Amreli, laŭ guĝarata lingvo અમરેલી, laŭ hindia lingvo अमरेली estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Amreli
urbo
Administrado
Poŝtkodo 365601
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 37′ N, 71° 14′ O (mapo)21.61666666666771.233333333333Koordinatoj: 21° 37′ N, 71° 14′ O (mapo) [+]
Alto 128 m [+]
Horzono UTC + 05:30
Amreli (Guĝarato)
Amreli (Guĝarato)
DEC
Amreli
Amreli
Situo de Amreli
Amreli (Barato)
Amreli (Barato)
DEC
Amreli
Amreli
Situo de Amreli

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amreli [+]
vdr
Inundo en Amreli

Demografio redakti

Amreli havis populacion de 146 014 en 2021 [1] kun legopovo de 78%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio redakti

Amreli situas sur ebenaĵo en meza parto de duoninsulo Katiavaro 128 metrojn super la marnivelo. Ĝasdan troviĝas 48, Gondal 61, Ĝetpur 65, Botad 78, Mahuva 79, Ĝunagad 80, Bhavnagar 98, Veraval 118, Porbandar 167, Surat 173, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 210, Vadodara 216, Mumbajo 338, tutlanda ĉefurbo Delhio 986, Kolkato 1769 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Onidire en 534 post Kristo Amreli jam ekzistis sub nomo Anumanĝi, baldaŭ Amlik, Amravati kaj Girvanvalli, sed la mitologia nomo estis Amravali. Inter la restaĵoj de la praa urbo restis memorŝtonoj kaj du malnovaj temploj. La moderna Amreli originis el 1793. En la frua 19-a jarcento la urbeto evoluis multe. Dum naskiĝo de Barato en 1947 multe da homoj formigris al la alia nova najbara ŝtato Pakistano.

Lingvoj redakti

En Amreli la oficiala lingvo estas la guĝarata, sed estas akceptata la ankaŭ angla kaj hindia.

Religioj redakti

En Amreli plejparto de la populacio estas hinduoj, iomete muslimoj.

Eduko redakti

En Amreli pri universitatoj informoj ne estis trovitaj.

Klimato redakti

En Amreli jare pluvas averaĝe 562 mm. Inter junio kaj septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, sed inter decembro-aprilo praktike ne pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 20-34  °C.

Trafiko redakti

Amreli estas aligita al la landa fervoja reto. 6 vojoj kuras al la urbego. La mapo signas loke flughavenon, sed pri la funkcio informoj ne estis trovitaj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans