La Amsterdama Borso estas la iama nomo de la borso kun bazo kaj sidejo en Amsterdamo. Ĝi kuniĝis la 22an de septembro 2000 kun la Brusela Borso kaj la Pariza Borso por formi Euronext, kaj ĝi estas nuntempe konata kiel Euronext Amsterdam.

Amsterdama Borso
akcioborso • regulated market vd
Dum 17-a jarcento - nekonata/nuntempe
Sidejo Beursplein 5, Amsterdam
Lando Nederlando
Posedata de Euronext vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Amsterdama Borso ĉe Beursplein 5 (2016).
Enirejo de la borsa konstruaĵo kaj "virbovo".

Historio redakti

La Amsterdama Borso estas konsiderata la plej antikva en la mondo. Ĝi estis establita en 1602 fare de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (Verenigde Oostindische Compagnie, aŭ "VOC") por komercado de siaj presitaj kapitaleroj kaj obligacioj.[1] Ĝi estis sekve renomita Amsterdama Borso kaj estis la unua kiu formale ekkomercis en valorpaperoj.

Kvankam ĝi estas kutime konsiderata la unua borsa merkato, Fernand Braudel asertas ke tio ne ĝuste veras.[2]

Notoj redakti

  1. Joseph Penso de la Vega: Confusión de Confusiones; 1668, represaĵo Wiley, 1996.
  2. Braudel, Fernand. (1983) Civilization and capitalism 15th–18th century: The wheels of commerce. New York: Harper & Row. ISBN 978-0060150914.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 52° 22′ 08″ Nordo 4° 54′ 04″ Oriento / 52.369 °N, 4.901 °O / 52.369; 4.901 (mapo)