Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Analiza Skolo estis grupo de Esperanto-gramatikistoj ĉirkaŭ Ludoviko Mimoo (1913-1986) kaj poste Rikardo Ŝulco (1906-1997), kiu disvolvis novan interpreton de la Fundamento de Esperanto.

Ekesto redakti

La bazon de la Analiza Skolo kreis la kataluna gramatikisto Ludoviko Mimoo (1913-1986) en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj per diversaj lernolibroj kaj gramatikoj de Esperanto (vd. la verko-liston). Liaj instruoj tamen nur iom vaste disvastiĝis en la 1980-aj jaroj per la libroj kaj artikoloj de la pensiita germana gimnazia instruisto de la franca Rikardo Ŝulco (1906-1997). Ties publikigaĵojn eldonis la iama Esperanto-Centro en Paderborno gvidata de Hermann Behrmann (esperantigita Hermano Bermano), tiel ke ĝi atingis la ĝeneralan Esperantan publikon.

Dum tiuj jardekoj la gvida interpreto de la Fundamento estis la klasika "filologia" interpreto de Waringhien kaj Kalocsay, kiel ĝi estas trovebla en ties Plena Gramatiko (PG, 1-a eld. 1935, 2a 1938, 3-a 1958), kiu de la 4a eld. 1980 nomiĝas Plena Analiza Gramatiko (PAG; 5a 1985). Kritikante la klarigojn de PG/PAG pri diversaj gramatikaj demandoj de Esperanto, Mimoo kaj Ŝulco denove fokusiĝis al la Fundamento kaj evoluigis propran interpreton. Centra elir-punkto estis la diskuto pri la funkcio de la pasivaj participoj, la tiel nomita "ata/ita-demando", arde disputita en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

Celoj redakti

La celoj de la Analiza Skolo laŭ Rikardo Ŝulco estas, "ke la Lingvo Internacia nun pli konata sub Esperanto nepre estu stabila, firma, nevaria sur sia Fundamento, perfekta en sia simpleco, por ke ĝi ne disdialektiĝu nek degeneru sub influo de modlemaj tendencoj aŭ de tradiciaj aŭ alilingvaj miskutimoj" (Pledo por Unueca Lingvo).

Ĝi per tio kritikas la "tro naturalisman" interpreton de PG/PAG kaj akcentas la karakteron de Esperanto kiel planlingvo: "En la Lingvo Internacia, lingvo origine arta, fundamentita sur pura racio, ne estas tiom sekvenda la uzo, kiom la logika analizo, kiu ĉiukaze donas ĝustan solvon".

Centraj tezoj de la "Analiza Skolo" redakti

Vidu la artikolon Vortfarado laŭ la Analiza Skolo.

Laŭ la doktrino de la "Analiza Skolo", formulita de Ŝulco (1987, 1991), la Internacia Lingvo baziĝas sur du principoj:

  • Nur la deksesregula Fundamenta Gramatiko kaj la Universala Vortaro konsistigus la "bazan kodon" de Esperanto [1]; la Ekzercaro kaj Antaŭparolo jam estus apliko de la baza kodo kaj do havus malpli altan norman statuson ol la du aliaj partoj de la Fundamento.
  • Al tiu ĉi baza kodo estas aplikenda la "logiko".

Laŭ Ŝulco (1985) la "Kvinlingva Gramatiko vere permesas per apliko de la logiko determini la tutan lingvon ĝis la plej lastaj detaloj."

En la praktiko sin bazante sur tiuj tezoj ĝi instruas i.a.:

  • la decido de la Akademio de Esperanto sub Waringhien favore al la t.n. "aspektismo" de la pasivaj participoj kiel instruate de PG/PAG estus malĝusta, "tempisma" interpreto ĝusta;
  • nur virinaj nomoj je -ino estus laŭfundamentaj, la Varengjenaj virinaj nomoj je -a kontraŭfundamentaj;
  • "dank´ al" anstataŭ "danke al" estus evitenda;
  • propraj nomoj estu laŭeble Esperantigitaj [2];
  • "tiel/kiel" komparas manierojn de verbaj agoj, "tiom/kiom" komparas gradojn de ecoj aŭ manieroj;
  • "rapidkuro" estas kontraŭfundamenta, devus esti "rapida kuro", ĉar adjektivo ne povus esti flankelemento [3] [4];
  • k.a.

Kritikoj redakti

Kritikojn la "Analiza Skolo" spertis kaj de adeptoj de la klasika "filologia" interpreto de la Fundamento kaj de la adeptoj de la t.n. "norma esperantologio" (interpreto de la Fundamento laŭ jursciencaj metodoj) ĉirkaŭ Helmut Welger. La kritiko celis kaj la supre menciitajn centrajn tezojn kaj unuopajn instruojn de Mimoo kaj Ŝulco. Jen kelkaj ekzemploj:

  • Arnold, Manfred (1987). La perdiĝonta honoro de iu Virrikardo Ŝ. kaj la problemo de la propraj nomoj. Der esperantist 1987, p. 141
  • Wennergren, Bertil (1988). Analizo de la analiza skolo. Speciala Cirkulero 1988 (Majo), n-ro 54, p. 3-29
  • Golden, Bernard (1989). Enkonduka raporto de esplorado pri la Analiza Skolo. Esperanto Aktuell 8-a jaro, 1989, n-ro 4, p. 15-18
  • Eichholz, Rüdiger (1990). Ĉu flanka elemento ne povas esti adjektivo? Akademiaj Studoj 1988-90, p. 209-212
  • Golden, Bernard (1991). Subnorma lingvouzo de la Analiza Skolo. Fenomeno 23-a jaro 1991, n-ro 1 (Jan.), p. 7-8
  • Mattos, Geraldo (1999). Esenco kaj estonteco de la Fundamento de Esperanto. Esperantologio. Esperanto Studies 1-a jaro 1999, n-ro 1, p. 21-37

Welger eble plej detale kaj profunde kritikis ĝin ("Norma Esperantologio" 1999, vd. "eksterajn ligilojn"). Nek estus pravigebla la tezo, ke la Ekzercaro havus malpli altan rangon ol la Fundamenta Gramatiko kaj la Universala Vortaro, nek estus difinita la malklara nocio de "logiko", nek kiel oni solvu koliziojn inter unuopaj reguloj de la Fundamento. Tio havas praktikajn konsekvencojn: la aserto, ke tiel/kiel nur povas esprimi manierojn, nur estas ĝuste, se oni ignoras la Ekzercaron.

Efikoj redakti

Oni povas distingi (eblajn) efikojn je tri niveloj.

Efikoj je la ĝenerala lingvo-uzo redakti

Sciencaj studoj aŭ statistikaj esploroj komparantaj la lingvo-uzon antaŭ kaj post la apero de la Analiza Skolo ne ekzistas. Adeptoj de la Skolo asertas, ke estus "rimarkebla, ke la ĝenerala lingvo-uzo inter la Esperantistoj fariĝis pli racia. Ekzemple pli akceptiĝas virinaj nomoj je -ino, pli ofte estas postulata la uzo de Esperantigitaj propraj nomoj, pli konscie uziĝas la refleksivo; la kvanta komparo nun pli konvene esprimiĝas per "tiom", ja tempaj rilatoj nemalofte tempisme prezentiĝis kaj oni parolas denove pri racio en nia planlingvo".[mankas fonto]

Eĉ se oni hipoteze akceptas tiujn asertojn, restas neklare, ĉu kaj kiugrade la asertitaj evoluoj estas ŝuldataj al la instruoj de la Analiza Skolo. Proprajn nomojn, ekzemple, oni Esperantigis jam de la epoko de Zamenhof; por tempisma interpreto de la pasivaj participoj ankaŭ pledis kaj pledas aŭtoroj ne apartenantaj al la Analiza Skolo.

Efikoj je literaturaj verkoj kaj tradukoj redakti

Ekster la kadro de la precipaj protagonistoj Mimoo, Ŝulco kaj Bermano nur relative malmultaj publikigaĵoj estas skribitaj en la pura varianto de Esperanto laŭ la instruoj de la Analiza Skolo. Inter ili tamen troviĝas ekzemple la lastaj tradukoj de Edwin Grobe (Edveno Grobe). En 2008 neniu gazeto "pure" sekvas la stilon de la Analiza Skolo.

Efikoj je la esperantologio redakti

Plej forte la Analiza Skolo probable nerekte efikis:

  • ĝi denove metis la Fundamenton en la centro de la gramatika analizo;
  • ĝi inspiris la metodologian diskuton pri la "ĝusta" interpreto de la Fundamento;
  • ĝi iniciis la kritikon de Welger kaj tiel kunkreis la interpretadon laŭ jursciencaj principoj.

Notoj redakti

  1.  
     Mi tamen ripetas, kion mi supre diris : oficiala parto de la lingvo devas ĉiam resti nur la Universala Vortaro kaj la 16 reguloj de la gramatiko; ĉio alia, kion mi faris aŭ faras, devas esti rigardata ĉiam kiel farado privata, por neniu deviga...ĉiuj miaj opinioj ne esprimitaj en la gramatiko kaj Universala Vortaro devas esti rigardataj ne kiel leĝoj, sed nur kiel konsiloj de la plej kompetenta esperantisto. 
    — L.L. Zamenhof, Esperantistische Mitteilungen, junio 1904, Lingvaj Respondoj
  2.  
     Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia en tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. 
    — L.L. Zamenhof, Esperantistische Mitteilungen, junio 1904; Lingvaj Respondoj
  3.  
     …Tiuj vortoj do, kiuj postulas la jenan analizon, estas malĝuste sintezitaj. Bluokulo, Kardio, belknabino, bonpatrino ktp. ofte troveblaj precipe en poemoj, estas tute kontraŭaj al la spirito de la Esperanta vortkunmeto. 
    — Kolomano Kaloĉajo, Lingvo Stilo Formo, 1931, p. 14
  4.  
     Ĉar, laŭ mia opinio, la ĉefa regulo de la Esperanta vortkunmeto estas, ke en kunmetita vorto fina substantivo ĉiam postulas antaŭ si substantivon, kaj se la antaŭa radiko ne estus substantiva, ĝi aŭtomate substantiviĝas per la vort-reefiko de la poste staranta substantiva radiko...varmradio estas ne varma radio, sed radio de varmo. 
    — Kolomano Kaloĉajo, Lingvo Stilo Formo]], 1931, p. 59

Verkoj pri la Analiza Skolo redakti

  • Luis Mimó Espinalt: Perfekteco de la Esperantaj Verboj, Sabadell, Eld. Moreno Medrano: [1961].- 57 p.
  • Luis Mimó Espinalt: Decidaj Argumentoj. Postparolo kaj studo pri la participoj. Komplementoj al la verko Perfekteco de la Esperantaj verboj, Sabadell, Eld. Moreno Medrano: [1963].- 18 p.
  • Luis Mimó Espinalt: Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto, Analiza Skolo, Sabadell, Eld. la aŭtoro: [1973].- 191 p.
  • Luis Mimó Espinalt: Esperanto por la Jaro Du Mil, Analiza Skolo, Sabadell, Eld. la aŭtoro: [s.j.].- 217 p.
  • Rikardo Ŝulco: Pledo por Unueca Lingvo, Paderborn: Esperanto-Centro: [1985].- 287 p.
  • Rikardo Ŝulco: Sur la Vojoj de la Analiza Skolo, Esperantologia esearo, Esperanto-Centro Paderborno: [1987].- 279 p.
  • Rikardo Ŝulco: La Esenco de la Analiza Skolo, Prelego, Paderborn, Eld. Esperanto-Centro: [1988].- 11 p.
  • Luis Mimó Espinalt: Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto, Analiza Skolo, Komplementa volumo, Paderborn, Eld. Esperanto-Centro: [1989].- 163 p.
  • Rikardo Ŝulco: La Sesa Regulo. Kajero 1, Paderborn, Esperanto-Centro: [1990].- 51 p.
  • Rikardo Ŝulco: La Sesa Regulo. Kajero 2, Paderborn, Esperanto-Centro [1990].- 48 p.
  • Rikardo Ŝulco: La Sesa Regulo. Solvaro, Paderborn, Esperanto-Centro: [1990].- 23 p.
  • Rikardo Ŝulco: La Vunda Punkto. 1. Publika letero al la antaŭparolinto de la Nova Esperanta Krestomatio. 2. Esperantologiaj konsideroj pri eraraj kaj erarigaj Esperantologiaj konceptoj, Paderborn, Esperanto-Centro: [1992].- 32 p.
  • Rikardo Ŝulco: La Lingvo Internacia esence estas konvencio, Paderborn, Esperanto-Centro: [1993].- 16 p.
  • Rikardo Ŝulco: Ĉirkaŭ la skolo analiza. De Ŝulco Rikardo kaj aliuloj, Paderborn, Esperanto-Centro: [1997].- 477 p.

Bibliografio redakti

  • Mimó L. 1984 : La egaleca komparacio sub la lenso de la Analiza Skolo, Sennaciulo, 8-9(951-952), paĝo 69

Eksteraj ligiloj redakti