András Bágya [bAdja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bágya András estis hungara ŝlagrokomponisto, instruisto. Lia unua edzino estis Mária Toldy.

András Bágya
András Bágya
András Bágya
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de decembro 1911(nun 1911-12-08)
en Hungario Arad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 4-an de novembro 1992 (1992-11-04)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Mária Toldy
Okupo
Okupo komponisto
vdr
András Bágya (maldekstre)

András Bágya [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1911 en Arad (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Rumanio), li mortis la 4-an de novembro 1992 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Bágya depost Traktato de Trianon jam apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li studis en muzikakademio de Cluj inter 1927 - 1932. Liaj plej gravaj instruistoj estis Martian Negrea kaj Alexandru Schelletti. Post la diplomo li instruis 12 jarojn en kalvinana (hungara) kolegio de Sfântu Gheorghe. Dum la lastaj instrujaroj la urbo denove apartenis al Hungario pro la Dua Viena Arbitracio. Krom la instruado li komponadis korusajn verkojn por la kolegio. En fino de la 2-a mondmilito li soldatiĝis, poste li estis militkaptito. Post la liberiĝo li pianludis en tiam elita ŝlagrorkestro en Budapeŝto, poste en 1947 li ricevis postenon en Hungara Radio. Li pasis 4 jardekojn en la Radio. En la 1960-aj jaroj li estis determina ŝlagrokomponisto de la lando. Li ricevis 2 ŝtatajn premiojn en 1978 kaj 1990, krome li havis 2 festivalajn premiojn. Li edziĝis dufoje.

Elektitaj ŝlagrokomponaĵoj redakti

  • Megáll az idő (1957)
  • Micsoda éjszaka! (1958)
  • Barnabőrű hableány (1960)
  • Szerelmed lassú víz (1963)
  • Vagy mindent vagy semmit (1964)
  • Más ez a szerelem (1966)
  • Susu bolondság (1967)
  • Egy fiú a házból (1969)
  • A boldogság és én (1981)
  • Csini­baba

Elektitaj filmaj muzikoj redakti

  • Éjfélkor (1957)
  • Micsoda éjszaka! (1958)
  • Fapados szerelem (1960)
  • Kár a benzinért (1965)
  • Erdök szép virága (1990)

Elektitaj teatraj muzikoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti