András Illyés
András ILLYÉS [andrAŝ ijEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Illyés András estis hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko, abato.
András Illyés | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Illyés András | |||||
Naskonomo | Illyés András József | ||||
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1637 en Ciucsângeorgiu, Sikullando, Princlando Transilvanio | ||||
Morto | 20-an de septembro 1712 (75-jaraĝa) en Trnava | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Pázmáneum • Kolegio Germana kaj Hungara vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | István Illyés vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo • verkisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Episkopo de Transilvanio | |||||
Dum | 1697- | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
András Illyés [1] naskiĝis en 1637 en Transilvanio en Csíkszentgyörgy (nuntempa Ciucsângeorgiu en Rumanio). Li mortis la 4-an de oktobro 1712 en Hungara reĝlando en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).
Biografio redakti
András Illyés frekventis seminarion, kie li doktoriĝis en 1663, poste li plulernis en Romo. Hejmenveninta en 1668 li komence estis simpla pastro. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- en 1676 kanoniko en Pozsony
- en 1691 preposto en Nagyszeben
- en 1696 kanoniko en Esztergom, samtempe abato
- episkopo de Transilvanio en 1697.
En 1703 li revenis al Nagyszombat, ĉar en Transilvanio la protestantoj havis plimulton, do li ne havis apogon de la popolo.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- ’’A keresztyeni eletnek peldaja vagy tüköre…’’ (1682), poste plurfoje eldonita
- ’’A Kristus Jesus Elete és tudománya…’’ (1690)
- ’’Novae. Spirituales, ac morales duarum linguarum Cantiunculae...’’ (1696)
- ’’Imádságos Könyv’’ (1709)