Andreas RIESER (naskiĝinta la 1-an de julio 1908 en Dorfgastein, mortinta la 3-an de marto 1966 en Bramberg am Wildkogel) estis aŭstra pastro romkatolika kaj viktimo de la nazia reĝimo.

Andreas Rieser
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1908 (1908-07-01)
en Dorfgastein
Morto 3-an de marto 1966 (1966-03-03) (57-jaraĝa)
en Bramberg am Wildkogel
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo pastro
vdr

Vivo redakti

Originante el malriĉa montofarmista familio je Präau (apud Luggau, kvartalo de Dorfgastein) li lernantis je Kollegium Borromaeum Salzburg. Poste li studis en la porpastra seminario de Salcburgo kaj ordiniĝis en la 10.7.1932. La primico en Dorfgastein okazis en la 31-a de julio. En 1933 li iĝis paroĥa vikario en Stumm (Distrikto Schwaz). Jam malpost Anschluss li avertis kaj predike kaj private pri la danĝeroj de nacisocialismo. De la fidelularo li estis taksata engaĝiĝema animzorganto kiu aparte zorgis pri la spirita vivo de la junularo.

Post fuĝo de Arno Binna, paroĥestro de Dorfgastein, al Italujo oni komisiis Rieser administri tiun ĉi paroĥon. Predikante li daŭrigis kritiki la naziojn. En la 18-a de junio li verkis memorskribaĵon por la ĵus finrestaŭrita kirko de Dorfgastein, kiu restu sigelita en la kapeto de la turo. Perfidanta stanisto kiu metu la dokumenton surturen ne obeis sed transdonis ĝin al la loka NSDAP-funkciulo. Rieser tie ege kaj detale kritikis la novan politikan sistemon en okupita Aŭstrujo kaj eĉ antaŭvidis novan mondmiliton.[1]

En la 23.6.1938 Rieser malliberiĝis kaj en la 3.8.1938 li alvenis en la koncentrejo de Dachau. Tie li suferis diversajn nehomajn traktadojn fare de la SS-anoj, intertempe kun intencita primoko de kristanaj simboloj. En la 27.9.1939 Rieser estis translokita en la koncentrejon de Buchenwald kion li taksis pli malfrue multe pli terura por pastroj ol la restado en Dachau. En la 8.12.1940 li resendiĝis al Dachau kie en aprilo 1942 li nomumiĝis sekretario en la komandejo: tiu relative influhava pozicio permesis al li helpi aliajn. En aprilo 1945 kardinalo Michael von Faulhaber nomumis lin oficiale kaplano porkoncentreja.

En la 31.5.1945, tagon de la Kristokorpa Festo, Rieser celebris sian unuan sanktan meson en Dorfgastein post sep jaroj. Ankoraŭ en 1945 li iĝis paroĥa vikario en Reith im Alpbachtal (Distrikto Kufstein) kaj en 1948 li fariĝis paroĥestro de Bramberg am Wildkogel. Sekvoj de sep jaroj da koncentreja interniĝo kaj aŭtomobila akcidento en 1950 tre malplibonigis lian sanstaton. Dum la restaŭradlaboroj de la bramberga-kirko li ofte helpe laboris mem.[2]

Estante honorcivitano de Dorfgastein li estis entombigita tie.[3]

Honoroj redakti

En 1953 lia ĉefepiskopa moŝto Andreas Rohracher nomumis lin spirita konsilisto. En nekrologo de la arkidioceza organo Rupertusblatt li estis nomata konfesanta pastro kiu modelis por aliaj kaj plifortigis kunsuferantojn. La verkisto Christian Wallner filmigis en 1983 verketon biografian kun la titolo Der Zwiebelturm kiu bedaŭrinde ne taŭgas kiel dokumentado pro troo da artista kreadlibereco fare de la reĝisoro kaj scenaristo. Ignaz Steinwender, kiu priskribis lin en la verko Große Gestalten der Kirche in Tirol – Lebensbilder nomis lin en 2002 profeto patruje neŝatata kaj forgesita. Nur post laboraĵo de la historiisto Rudolf Leo el la 2013-a jaro (Pinzgau unter dem Hakenkreuz) oni rememoris lin kaj sekve ne nur placo antaŭ la preĝejo de Dorfgastein portas lian nomon sed ankaŭ enpreĝeje admireblas memortabulo. En novembro 2013 lia sorto aperas en ekspozicio videbla en la urbodomo de Dorfgastein. [4]

Literaturo redakti

  • Jan Mikrut (eld.): Blutzeugen des Glaubens Martyrologium des 20. Jahrhunderts, Band 3: Diözesen Feldkirch, Innsbruck, Gurk, Salzburg. Wiener Dom Verlag, Wien, 2000, ISBN 3-85351-163-5
  • Birgit Kaiser: Christus im KZ. Sankt Ullrich Verlag, Augsburg, 2011, ISBN 978-3-86744-164-3, p. 179–194

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Lia biografiistino Birgit Kaiser pridubas la aŭtentikecon de partoj de la skribitaĵo kiu nur kopie konserviĝis kaj montras ortografiajn kaj stilajn erarojn netipajn por studinta teologo.
  2. Anton Kaindl: "Pfarrer überlebte sieben Jahre im KZ". Ĉe: Salzburger Nachrichten, 2.11.201.
  3. Rudolf Leo: "Andreas Rieser – Der Kaplan vom Zwiebelturm". Arkivigite je 2023-05-31 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Monika Bamberger: "Ein Platz für den Engel von Dachau". Ĉe: Rupertusblatt 45/2013