Anna BON di Venezia (1738- p.1767) estis itala komponistino kaj interpretistino. Ŝi devenas de sukcesa itala familio de oper-artistoj, kiuj koncertis en multaj eŭropaj landoj. Ŝi estis filino de la soprano Rosa Ruvinetti Bon kaj ŝia patro estis la bolonja artisto, libretisto, arkitekto kaj sceneja dekoraciisto, Girolamo Bon.

Anna Bon
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1740 (1740-01-01)
en Italio
Morto 1-an de januaro 1767 (1767-01-01) (27-jaraĝa)
Okupo
Okupo komponisto • operkantisto • kantisto • klavicenisto
vdr

Vivo redakti

En la aĝo de kvar jaroj la gepatroj de Anna enskribis ŝin kiel studentinon ĉe la fama orfejo por knabinoj, kaj samtempe grava muzika lernejo Ospedale della Pietà en Venecio. Tie instruis tre bonaj muzikistoj kiel Francesco Gasparini, Onofrio Penati kaj eĉ Antonio Vivaldi. La knabina orkestro de Ospedale havis bonegan internacian reputacion. Tie knabinoj kaj junulinoj estis trejnitaj ankaŭ pri violonĉelo, kiu estis konsiderata ‘maldeca’ en la tiama Eŭropo. En tia lernejo Anna studis aldviolonon sub la instruistino Candida della Pietà.

Kvankam ŝi loĝis en la Ospedale della Pietà, ŝi periode vojaĝis kun siaj gepatroj por esti prezentita en diversaj eŭropaj scenejoj kiel ‘muzika mirindaĵo’. Kiam Anna fariĝis 18 jaraĝa ŝi reunuiĝis kun sia familio en Bayreuth, kie ŝiaj gepatroj akceptis postenon ĉe la kortego de la princino Vilhelmino de Prusio, la pli aĝa fratino de la Reĝo, kiu estis talenta muzikistino. En la kortego Anna Bon okupis la pozicion de "ĉambromuzika virtuozo" kaj dediĉis siajn unuajn komponaĵojn, verkitaj kiam ŝi estis 16 jaraĝa, al la Reĝo Frederiko la Granda.

Laŭ la opinio de iuj aŭtoroj Anna Bon konis la guston kaj muzikan teknikon de la Reĝo (li mem flutisto) kaj tiel, iusence, ŝi adaptis siajn komponaĵojn. La sonatoj enhavas ampleksajn teknikajn fragmentojn en meza registro kun malmultaj ŝancoj de spirado. Konforme al la malŝato de Frederiko pri la malĝojaj aŭ melankoliaj adaĝoj, ŝiaj komponaĵoj ofertas pli pozitivan perspektivon kun simplaj melodiaj linioj taŭgaj por ornamado. La longoj de la frazoj estas klare difinitaj; kaj ĉiu movimento estas teme sendependa. Ĉi tiuj verkoj havas senton de spontaneco; la moduladoj estas ĉiam logikaj kaj la tonala arkitekturo klara kaj bonorda.

La Princino Wilhelmine forte kuraĝigis la junan muzikistinon, kiu elstaris kiel kantistino, klavicenisto kaj komponistino. La plej multaj el ŝiaj komponaĵoj, kiuj ankoraŭ hodiaŭ estas konataj, estis eldonitaj dum ŝia restado en Bayreuth: ‘Ses sonatoj por fluto’, verkitaj en la aĝo de 16 jaroj, ‘Ses sonatoj por klaviceno’, kaj la lasta: ‘Ses divertimenti’ por du flutoj kaj kontinuo. Ĉiuj estis eldonitaj en Nurenbergo inter 1756 kaj 1759. Krome estas konata ario por opero nomata ‘Astra coeli’, nun perdita. ‘Anna Bon di Venezia’, estas kiel ŝi mem nomis sin sur la kovriloj de siaj publikaĵoj.

Post la morto de ŝia bonfarantino, la princino Wilhelmine en 1758, oni scias malmulton pri la posta kariero de Anna Bon. En tiu momento la familio Bon rimarkis, ke ili ne plu estas bezonataj en Bayreuth kaj iom post iom ili revenis al la turneoj tra Eŭropo. La lasta konata situo de la familio estis la kortego de la princo Nikolao de Esterházy en Hungario, kie Joseph Haydn estis kapelestro, kaj en kies ensemblo Anna kaj ŝia patrino kantis.

Je la aĝo de 29 Anna Bon edziniĝis al itala kantisto Mongeri kaj ekloĝis en Distrikto Hildburghausen.  Post ŝia geedzeco nenio alia estas konata pri ŝi. Kvankam oni asertas, ke Anna Bon mortis en 1767 kiam ŝi edziniĝis, tamen ne estas konata registro de ŝia efektiva morto. Ŝi simple malaperis de la muzika aktiveco aŭ ‘mortis’ por la historiaj registroj.

Aŭtoroj opinias, ke malgraŭ la etaj dimensioj de la katalogo de Anna Bon, la verko mem estas potenca: ĝia matureco, sofistikeco kaj originaleco kontrastas al la fakto, ke preskaŭ la tuta postvivanta muziko de Anna Bon devis esti komponita antaŭ ol ŝi estis 20-jara. Ili rimarkas ke Anna Bon estis grava kaj bonega transira figuro de la baroka ĝis la klasika periodo, komparebla al Johann Schobert (1735-1767).  

Fonto redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 82 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro redakti

  • Six Chamber Sonatas, for transverse flute, violoncello, or harpsichord, op. 1 (VI sonate da camera : per il flauto traversiere, violoncello o cembalo : opera prima), in C, F, B, D, G Mi, G Ma (Nürnberg: Balthasar Schmidts Witwe, 1756). Facsimile reprints: (1) Firenze : Studio per Edizioni Scelte, 1988; (2) New York : Performers' Facsimiles, 1998. New editions: (1) Fayetteville AR: ClarNan Editions, 1989; (2) Kassel: Furore, 2007; (3) Sonata op. 1 no. 6, edited by Elisabeth Weinzierl, in Flute Music by Female Composers (Mainz, New York: Schott, 2008).
  • Six Sonatas for Harpsichord, op. 2 (Sei sonate per il cembalo, opera seconda), in G Mi, B-flat, F, C, B Mi, C (Nürnberg: Balthasar Schmidts Witwe, 1757). Facsimile edition, New York: Performers‘ Facsimiles, 1998. New editions (1) edited with introduction by Barbara Garvey Jackson, Fayetteville, AR: ClarNan Editions, 1989; (2) edited by Barbara Harbach, Pullman WA: Vivace Press, 1995; (3) edited by Jane Schatkin Hettrick, Bryn Mawr: Hildegard Publishing, 1997.
  • Six Divertimenti, for two flutes and basso continuo, op. 3, in G, D, D Mi, G, C, A (Nürnberg: Balthasar Schmidts Witwe, 1759). New edition, edited by Sally Fortino, Bryn Mawr PA: Hildegard Publishing, 1993.
  • Aria, "Astra coeli," for soprano, 2 violins, viola, and basso continuo. New edition, edited by Elke Martha Umbach and Robert Schenke, Kassel: Furore, 2006.
  • Offertory, "Ardete amore," for soprano, 2 altos, bass, 2 oboes, 2 horns, 2 violins, viola, and basso continuo.
  • Motet, "Eia in preces et veloces," for alto, 2 violins, viola, and basso continuo.